September 20th, 2011
Per informoj de Ret-Info ni eksciis ke dum la nokto de la 18-a al la 19-a de septembro fajro kaptis la ejon de Vinilkosmo, kun rezulto de grandegaj perdoj.
Jen niaj vortoj por ĉi tiuj malgajaj momentoj.
Posted in *Radio Aktiva, Novaĵejo | No Comments »
September 19th, 2011
Danke al nia kara amiko Li Jianhua (Blua Ĉielo) ni povas hodiaŭ prezenti al vi ĉi tiun interesegan filmon de ĈRTV, pri ĉi tiu milinsula lago en Ĉinio, kreita dum subakvigado de ebenaĵo por projekto de elektroproduktado.
Sed spektu kaj ĝuu.
Posted in Diversaj Podkastoj, Informoj el Pekino, Plej Interesaj | No Comments »
September 10th, 2011
Saluton!
Hodiaŭ Carlos prezentas al ni muzikaĵojn faritaj per malnovaj komputiloj.
Ĉu vi memoras aŭ konis la unuajn hejmajn komputilojn, kiel Commodore 64, Amiga; Spectrum aŭ TK 90? Se jes, vi devas memori la muzikaĵojn de la ludoj por tiuj maŝinoj, ĉu ne? Nu, Carlos rakontas al ni ke ankoraŭ nun estas homoj, kiuj uzas tiajn komputilojn por krei siajn muzikaĵojn. Kaj estas homoj kiuj uzas komputilojn kune kun ordinaraj muzikaj instrumentoj por krei muzikon. Sed nu, ne legu min, aŭdu ĉi tiun numeron de Radioaktivaj Sonbildoj, kiu klarigas multe pli ol mi.
Bonan aŭskultadon
Posted in *Radio Aktiva | No Comments »
September 7th, 2011
[caption id=”" align=”alignleft” width=”168″ caption=”Logo 96-a UK en Kopenhago”]
[/caption]
Sonia kune kun aliaj urugvajaj samideanoj vojaĝis al Kopenhago por partopreni la 96-an Universalan Kongreson.
Ni volis ke ili ĝuu la kongreson kaj ne plu, sed Sonia ne povis teni sin kaj alportis kelkajn sonregistraĵojn por kundividi kun vi, kaj jen unu el tiuj sonregistraĵojn: temas pri kulturaj valoroj kaj komunikado en internacia kunteksto, gvidita de Kristin tytgat.
En ĉi tiu 90-minuta prelego vi komprenos ke kiam oni parolas, la senco de la vortoj povas ne esti la sama por la parolanto ol por la aŭskultanto ĉar la kulturo kaj kutimoj de unu kaj la aliaj donas diversajn nuancojn al la signifo de la sama vorto. Do, interesega parolado de Kristin por ke vi aŭdu, pensu kaj lernu… kaj praktiku kiam vi parolos kun alilandaj samideanoj.
Por ke la dosiero estu malplipeza por elŝuti, ni dividis ĝin en 3 tridekminutaj partoj, elŝutebla sube. Kaj nur por enkonduki vin en la etoso, jen minuta peceto de la prelego kiel vidfilmeto:
Tags: 96-a UK, komunikado, Kopenhago, kristin, kulturo, prelego, Tytgat, universala kongreso
Posted in *Radio Aktiva, Plej Interesaj | No Comments »
September 7th, 2011
[caption id=”attachment_617″ align=”alignright” width=”300″ caption=”Devizia: kelkaj el miaj instrumentoj”]
[/caption]
Jen la dua numero de la nova programo de R.A. gvidita de Carlos Devizia.
La ĉifoja temo estas la muzikinstrumento saksofono, kaj kompreneble, vi ne nur aŭdos pri ĝi, vi havos la eblecon aŭdi la instrumenton mem laŭlonge de la programo.
Ni -kaj certe ankaŭ Carlos- atendas viajn komentariojn.
Amike,
Daniel
Tags: carlos, devizia, instrumentoj, muziko, podkasto, radioaktivaj, saksofono, sonbildoj
Posted in *Radio Aktiva | No Comments »
September 6th, 2011
[caption id=”attachment_614″ align=”alignright” width=”159″ caption=”Carlos Devizia”]
[/caption]
En nia 29a podkasto ni prezentis al vi la novan programeron de Radio Aktiva, realigita de nia argintina amiko Carlos Devizia: “Radioaktivaj Sonbildoj”.
Se vi ŝatis ĝin, vi nun havas la oportunecon ĝui la unuan kaj tutdaŭran numeron, kies titolo estas “Crooners”. Crooners estas angla vorto kiu signifas ion similan al trovadoro, sed en la unuaj tempoj oni uzis ĝin kiel malrespekta adjektivo, kio iom post iom ŝanĝis… Sed Carlos mem parolos al vi pri tio kaj aŭdigos vin diversajn erojn de diversaj “crooners”, kaj certe vi konas kelkajn.
Ni profitas por danki al Carlos Devizia pro lia dediĉo kaj kontribuo al riĉeco de enhavo de nia radio.
Daniel
Tags: carlos, devizia, instrumentoj, muzikinstrumentoj, muzikistoj, muziko, podkasto, radioaktivaj, sonbildoj
Posted in *Radio Aktiva, Plej Interesaj | No Comments »
September 6th, 2011
Post 8 monatoj, solviĝis la problemoj kaj ni povas esti denove kune je vi.
No ĝojas pro tio kaj esperas ke ankaŭ vi feliĉos pro la reveno kaj ĝuos ĉi tiun unuan podkasto post nia longa silentado.
En ĉi tiu numero vi trovos krom salutvortojn de Sonia kaj miaj, prezenton de nova pomonata programo “Radioaktivaj Sonbildoj”, novaĵojn koncernaj al nia movado -ĉefe pri la venonta UK-, kaj aŭskultos muzikaĵojn de Alejandro Cossavella kaj el la KD Hiphopa Kompilo.
Radioaktivaj Sonbildoj estas nova programo kreita de Carlos Devizia por Radio Aktiva. Ĉiunumere ĝi temos pri io koncerne al muziko, sed diversmaniere: kelkfoje temos pri muzikstilo, aliafoje temos pri muzikinstrumento, aŭ pri muzikstilo… aŭ kiu scias pri kiu alia trajto de la muzko.
Ĉi tiu prezenta numero estos mallonga kaj aperas ene de nia “oficiala” duonhora podkasto, sed ekde la venonta ĝi havos propran spacon kaj prezentiĝos po ununumero ĉiumonate.
Kiel ĉiam, aŭ eĉ pli ol ĉiam ni atendas viajn komentariojn.
Sonia kaj Daniel
Posted in *Radio Aktiva, Plej Interesaj | No Comments »
September 6th, 2011
Pro problemo en la datumbazo, malaperis la podkastoj publikigitaj dum ĉijara aŭgusto. Tuj ni denove publikigos ilin.
Tiuj, kiuj aboniĝis al nia RSS-kanalo eble ricevos denove informaĵojn pri tiuj jam antaŭe publikigitaj podkastoj. Ni pardonpetas pro la ĝeno.
Radio Aktiva
Posted in Diversaj Podkastoj | No Comments »
October 5th, 2010

Danke al nia amiko Li Jianhua (Bluaĉielo), Radio Aktiva povas disponigi al vi la unuan vidraporton de El Popola Ĉinio.
Ni invitas vin ĝui ĉi tiun tre
profesie faritan vidraporton, kiu nenion devas envii al vidraportoj de internaciaj (alilingvaj) novaĵprogramoj.
El Popola Ĉinio planas daŭrigi ĉi tiajn vidraportojn ĉiu semajnfine, kaj vi povos spekti kaj elŝuti ilin ĉi tie, en Radio Aktiva.

Niajn gratulojn al la parolistino Elena, al la raporta teamo, kaj nia dankemon al nia amiko Bluaĉielo.
Amike, radieme kaj vid-eme,
Daniel
Posted in El Popola Ĉinio, Plej Interesaj | 5 Comments »
September 19th, 2010
La prelego de S. MacGill estas aŭskultebla kaj elŝutebla en 3 partoj, po duonhoro ĉiuparte, ĉar la tuta prelego daŭris proksimume 90 minutoj; do ni decidis dividi ĝin en 3 partoj por faciligi aŭdadon kaj elŝutadon al tiuj niaj geaŭskultantoj kiuj ne havas rapidan aliron al Interreto aŭ ĝi estas tro kosta.
Jen la prelego. Profitu ĝin.
Posted in ILEI-seminario Kubo, Plej Interesaj, Prelegoj | No Comments »