Archive for the ‘La Roko’ Category

La Roko #15 - Lasta programero de la unua sezono

Friday, May 23rd, 2008

La unua sezono de La Roko enhavis 15 numeroj, kaj ĉi tiu estas la lasta.

Pro problemoj kun la mikrofono, la voĉo sonas tre mallaŭte kompare al la muziko. La korektitan version bedaŭrinde ni perdis kiam rompiĝis la disko de nia komputilo, kaj nur restis ĉi tiun 24kbps-an version kun la voĉa mallaŭteco; tamen la muziko mem ne havis problemo, kaj ĉar temas pri la lasta numero de la sezono, ni rekomendas aŭskulti ĝin.

Ĉar ni havas diversajn religotajn projektojn kaj la tempo kaj homforto mankas, ni devas elekti inter ili por decidi kiujn projektojn antaŭeniri. Unu el tiuj projektoj estas registri la duan sezonon de La Roko, sed tio dependas de la intereso montrita de la geaŭskultantoj.

La Roko #14

Friday, April 25th, 2008

Plena je muziko!

 

En ĉi tiu numero vi trovos malmultajn vortojn kaj multe da muziko.

Vi ĝojos aŭskultante al Rogxer Borgxes, Persone, La Porkoj kaj Strika Tango.

Fermas la numeron Kore.

De ĉi tiu numero konserviĝis la versio je 96 kbps, do oni povas bone aprezi la muzikon.

Bonan aŭskultadon!

La Roko #13

Wednesday, April 16th, 2008

Plejparto de ĉi tiu numero de La Roko estas dediĉita al Bruemaj Najbaroj kaj JoMo, kun informaĵoj kaj muzikaĵoj de la artistoj.

Krome, inter la du partoj vi ĝuos muzikon de Roĝer Borĝes, kaj fermas ĉi tiun 13an numeron la muziko de La Porkoj.

La Roko #12 - Speciala programero!

Sunday, March 30th, 2008

Programero tute dediĉita a Vinilkosmo

Teĥnike:

La 12a numero estas unu el tiuj, kiuj ne tute saviĝis de nia neglekto kopii la originalojn, kaj post rompado de nia disko nur restis ĉi tiun version je 24 kbps. Malgraŭ tio, la kvalito estas sufiĉe bona por ĝui la enhavon.

 

Laŭenhave:

Ĉi tiun programeron ni dediĉis al diskonigado de la enhavo de la retejo de Vinilkosmo, la ĉefa eldonisto de esperanta muziko. Ni trapromenas ĉefe la partojn de la retejo rilatitaj al rokmuziko. Tie ni trovis juveletojn kiel la kanto “Amanda” de Amplifiki, kaj malkovris ke ili havas por vendado kasedajn versiojn de kelkaj originaloj.

Sed vi mem malkovru ĉion, akompanu nin dum nia promeno tra Vinilkosmo en ĉi tiu 12a numero de La Roko.

La Roko #11

Saturday, March 15th, 2008

Bonvenon al la unua numero de la 2007-a jaro!

 

Ĉi tiu 11a numero de La Roko estis registrita la 6a de januaro 2007. Ĝin malfermas DĴ Kunnar, sekvata de la tiamaj novaĵoj alvenitaj de Vinilkosmo, kaj poste informaĵoj kaj la muziko de DĴ Roĝer Borĝes kaj Merlin Esperante.

 

Ĉi tiu estas alia numero kies originala versio saviĝis de la diskrompado, do ni havas ĝin en 128 kbps-a formato. Por tiuj kiuj ne povas elŝuti grandajn arĥivojn, ni disponigas ankaŭ la malpli pezan version je 24 kbps.

 

Ĝuu ĝin!

 

La Roko #10

Sunday, March 2nd, 2008

KRIO DE MORTO KAJ DOLCHAMAR

 

La unua duono de ĉi numero estas dediĉita al Krio de Morto, kun informaĵoj kaj multa muziko de ĉi tiu bando, inkluzive de muzikaĵo en la pola lingvo, denaska lingvo de la membroj de la bando.

 

En la dua duono de ĉi numero vi trovos informaĵojn kaj aŭskultos la muzikon de la tre konata grupo Dolchamar.

 

Malgraŭ la fakto ke post la perdo de arĥivoj, kiuj okazis kiam rompiĝis la disko de nia komputilo, ni ne povis repreni la version korektitan de ĉi tiu numero (en la originala, t.e. ĉi tiu sonarĥivo, kiun ni disponigas nun, estis problemo kun la mikrofono kaj pro tio kelkaj parolataj partoj ne aŭdiĝas bone), tamen ĉi tiu originala versio estas registrita je 128 kbps, kaj pro tio la sonkvalito de la muzikaĵoj estas tre bona.

Ni esperas ke al vi plaĉos la deka numero de La Roko.

La Roko #9 - Speciala programero

Tuesday, February 5th, 2008

Numero tute dediĉita al Alejandro Cossavella !!!

(kaj per bona sonkvalito)

 

Kiam ni disponigis la unuan numeron de La Roko ĉi tie, ni klarigis ke plimulto de la originalaj registraĵoj perdiĝis, kiam nia komputila disko rompiĝis, kaj ni ne havis kopiojn de la originaloj. Ĉi numero estis unu el tiuj, kiuj saviĝis; tial ĝi estas disponigita hodiaŭ je 128 kbps kaj duvoja sono (stereo).

 

Ĉi tiu programo rakontas la muzikan historion de Alejandro kun La Porkoj kaj Strika Tango. Vi povos koni pli pri li en ĉi naŭa numero, kaj ankaŭ ĝui la muzikon de La Porkoj kaj Strika Tango.

 

Resume: rekomendinda numero de La Roko. Ne perdu la okazon elŝuti kaj aŭskulti ĝin!

La Roko #8

Tuesday, January 29th, 2008

Plena je informaĵoj pri rokbandoj!

 

En la oka numero de La Roko, vi trovos multajn informaĵon pri Supernova, JoMo kaj Kore -kompreneble akompanita de ties muzikaĵoj-, por ke vi konu pli pri viaj bandoj kaj kantistoj.

 

Kaj por fermi ĉi diverstilan programeron ni elektis du muzikaĵojn de Dolchamar.

 

Vere bunta programero. Elŝutu ĝin!

 

La Roko #7 - Speciala programero

Sunday, January 13th, 2008

La tuta programo estas dediĉita al PERSONE !!!

 

Por ĉiuj kiuj ŝategas ĉi tiun rokbandon, kiu ne plu aktivas, jen oportuneco por koni la historion de la bando kaj ĝui ĝian muzikon.

 

Bonŝance, la ĉefvoĉo de la grupo denove aperas en Esperantujo sub la nomo “Martin kaj La Talpoj”, sed pri tio ni parolos alimomente. Dume, ĝoju ĉi specialan programeron de La Roko!

 

La Roko #6

Wednesday, January 9th, 2008

Ĉi tiu numero de La Roko estis farita je la komenco de novembro 2006. Ĝi enhavis aktualaĵojn pri la rokbandoj, sed kompreneble ili jam estas malĝisdatigitaj.

Krom tio, en ĉi tiu numero vi trovos informojn pri la grupo Dolchamar, kaj muzikaĵojn de tiu grupo (Simia Kaptilo), de JoMo (La Virbovo kaj la Luno), Kore (Drag Queen), Strika Tango (Preferindus), Krio de Morto (Sur la Arbo), kaj remikson de Roĝer Borĝes sur “Papago”, kantita de Ĵomart kaj Nataŝa.

Do, muzike estas tre varia enhavo por ĉi 6a numero de La Roko. Aŭskultu ĝin!