Archive for the ‘Konante E-on’ Category

Omaĝe al S-ro Rubens Barbieri, eks-sekretario de UES

Thursday, February 2nd, 2012

S-ro Barbieri legas la ricevitan atestilon

S-ro Rubens Barbieri estis la lasta membro de la estraro de U.E.S. de la jaroj 1950-aj, kiu ankoraŭ vivis kaj partoprenadis la agadojn de nia societo. Li forpasis antaŭ proksimume du monatoj.

En la jaro 1954, kiam unuafoje UNESKO agnoskis Esperanton dum sesio en Montevideo, S-ro Barbieri estis sekretario de la Urugvaja Esperanto Societo, kaj nerekte influis la okazigon de la fama UNESKO-a deklaro, kiu fakte preskaŭ ne okazis.

Paralele al la sesio de UNESKO, U.E.S. kun apogo de U.E.A. okazigis la unuan Internacian Ekspozicion de Esperanto, en ejo je kelkaj centoj de metroj el la Leĝa Palaco, kie okazis la UNESKO-aj sesioj.

Omaĝe al S-ro Rubens Barbieri, Radio Aktiva disponigas ĉi tie denove la intervjuon farita de ni al S-ro Barbieri koncerne al ĉi tiuj du jam menciitaj okazintaĵoj: La 1ª Internacia Ekspozicio de Esperanto kaj la 1ª deklaro de UNESKO favore al Esperanto, kie li rakontis pri la cirkonstancoj ĉirkaŭ ĉi tiu preskaŭ neokazinta deklaro.

Edzino de S-ro Barbieri legas la atestilonMembroj de UES kaj gelernantoj akompanas Sro. Barbieri kaj edzino dum samenhofa tago en sidejo de U.E.S.Dum zamenhofa tagoS-ro Barbieri ricevas atestilon de UES kiel agnoskon al sia daŭra laboro.

Sube vi povos elŝuti aŭ rekte aŭdi 3 sondosierojn: la unua kaj la dua estas la 14a podkasto, kun la intervjuo en Esperanto, iom da muziko inter la diversaj partoj de la intervjuo, kaj kelkaj partoj en la hispana kun traduko al Esperanto. (La unua estas pli peza kaj pli bonkvalita ol la dua). La 3a sondosiero enhavas nur la intervjuon (sen muziko) kaj en dulingva versio (esperanto-hispana), tiel kiel ĝi estis farita.

(FOTOJ: Supra: S-ro Barbieri legas atestilon donita de UES kiel agnosko al sia daŭra laboro por Eo; Aliaj 4 fotoj - Supre maldekstra: Edzino de S-ro Barbieri legas la atestilon; Supre dekstra kaj malsupre maldekstra: Membroj de UES, gelernantoj kaj geamikoj akompanas S-ro Barbieri dum zamenhofa tago kaj jarfina festo (2008-a jaro) en sidejo de UES; Malsupre dekstra: S-ro Barbieri ricevas la atestilon)

 

Konante Esperanton #3 - Letero de Zamenhof al kreinto de Volapük

Monday, June 8th, 2009

Je la jaro 1887 D-ro Zamenhof skribas al la kreinto de Volapuko -pastro Johann Martin Schleyer-, agnoskante la valoron de lia iniciato. La letero estis skribita en la lingvo Esperanto, kiam ankoraŭ tiu nomo -Esperanto- estis la pseŭdonomo de D-ro Zamenhof.

Sendube, ĉi tiu letero estas dokumento, kiun ĉiu esperantisto kiu brakumas la internan ideon devas koni. Tial, jen ĝi, voĉlegita de Sonia la 31a de decembro de la 2007a jaro, ĉefe por niaj novaj samideanoj.

Konante Esperanton #2 - Conociendo el Esperanto #2

Monday, February 16th, 2009
(En azul se encuentra la traducción de este texto al español)

Tio, kion ni prezentas hodiaŭ al vi estas la dua numero de la programo “Konante Esperanton”, kiu Radio Aktiva elsendis dum siaj rektaj elsendoj de septembro 2006 ĝis majo 2008. La unuaj numeroj estis ĉefe en la hispana kun enkonduko kaj fina resumo en Esperanto. Poste, ĉiuj numeroj estis dulingvaj.
Ĉi tie vi povos elŝuti la unuan numeron en 2 partoj: la unua preskaŭ tute hispanparolata, kaj la dua estas la resumo en Esperanto.

Lo que te presentamos hoy es el segundo número del programa “Konante Esperanton” (Conociendo el Esperanto), que Radio Aktiva emitió durante sus emisiones directas desde Internet entre setiembre de 2006 y mayo de 2008. Los primeros números estaban principalmente en español con una intro y un resumen final en Esperanto. Posteriormente todos los números fueron bilingües (español/esperanto).
Aquí podrás descargar este primer número en dos partes: la primera casi completamente en español, y la segunda es el resumen en Esperanto.

Konante Esperanton #2 - Casi toda en español (Preskaŭ tute en la hispana)

 Konante Esperanton #2 - Resumo en Esperanto

Konante Esperanton #1 - Conociendo el Esperanto #1

Saturday, September 6th, 2008
(En azul se encuentra la traducción de este texto al español)

Tio, kion ni prezentas hodiaŭ al vi estas la unua numero de la programo “Konante Esperanton”, kiu Radio Aktiva elsendis dum siaj rektaj elsendoj de septembro 2006 ĝis majo 2008. La unuaj numeroj estis ĉefe en la hispana kun enkonduko kaj fina resumo en Esperanto. Poste, ĉiuj numeroj estis dulingvaj.
Ĉi tie vi povos elŝuti la unuan numeron en 2 partoj: la unua preskaŭ tute hispanparolata, kaj la dua estas la resumo en Esperanto.

Lo que te presentamos hoy es el primer número del programa “Konante Esperanton” (Conociendo el Esperanto), que Radio Aktiva emitió durante sus emisiones directas desde Internet entre setiembre de 2006 y mayo de 2008. Los primeros números estaban principalmente en español con una intro y un resumen final en Esperanto. Posteriormente todos los números fueron bilingües (español/esperanto).
Aquí podrás descargar este primer número en dos partes: la primera casi completamente en español, y la segunda es el resumen en Esperanto.

(more…)