Archive for the ‘Prelegoj’ Category

ILEI-seminario 2010 - Prelego de S. MacGill

Sunday, September 19th, 2010

La prelego de S. MacGill estas aŭskultebla kaj elŝutebla en 3 partoj, po duonhoro ĉiuparte, ĉar la tuta prelego daŭris proksimume 90 minutoj; do ni decidis dividi ĝin en 3 partoj por faciligi aŭdadon kaj elŝutadon al tiuj niaj geaŭskultantoj kiuj ne havas rapidan aliron al Interreto aŭ ĝi estas tro kosta.

Jen la prelego. Profitu ĝin.

ILEI-seminario 2010 - Prelego de Julián Hernández Angulo

Friday, September 17th, 2010

Ni daŭras nun disponigante al vi la registraĵojn de la diversaj prelegoj okazintaj dum la ILEI-seminario aranĝita en la urbo Matanzas, Kubo.

Ĥodiaŭ vi aŭskultos la prelegon de Julián Hernández Angulo [Ĥuljan Ernandes Angulo].

Profitu ĝin.

ILEI-seminario 2010 - Prelego de Héctor Jiménez

Monday, September 13th, 2010

Dum ILEI-seminario en Matanzas, Kubo, okazis diversaj prelegoj.

Kvankam la kondiĉoj por sonregistrado ne estis bona kaj la rezulto estas malpli bona sondosiero ol tio, kion ni dezirus, tamen la enhavo restas interesa, ĉefe por tiuj, kiuj interesiĝas pri instruado de lingvoj ĝenerale kaj instruado de Esperanto specife.

Pro tio ni prezentas hodiaŭ la unuan parton de niaj registraĵoj de la diversaj prelegoj okazintaj dum la seminario de ILEI. Hodiaŭ vi aŭdos duonhoran prelegon de Héctor Jiménez [Ektor Ĥimenes], kaj en venontaj numeroj vi havos eblecon aŭskulti la ceterajn registritajn prelegojn.

Prezentado de U.E.S. pri Esperanto en Montevideo (vid-dosiero)

Wednesday, October 8th, 2008

Vespere, la 8an de aŭgusto de la 2008a jaro, la Urugvaja Esperanto Societo organizis prezentadon de Esperanto en Romantika Muzeo -Montevideo-.

Prez.1Prez.2Prez.3

Post rapida prezentado (en la hispana) de la lingvo kaj ĝia historio, oni montris la lingvon hodiaŭ, ĝian uzadon, ĝian disvastigadon tra Interreto, renkontiĝojn, UK-ojn, ktp.

 Prez.4Prez.5Prez.6

La dua duono de la okazintaĵo centriĝis en prezentado de la DVD “Esperanto Estas…” (voĉtradukita al la hispana de membroj de U.E.S.), enkonduko al la lingvo (prezento de la gramatiko, kunmetado de vortoj kaj afiksoj, simplaj frazoj, ktp), disdonado por partopreni kurson je rabatita prezo kaj anoncado de tiu kurso.

Por fini, Heliana Correa, membrino de U.E.S. kaj muzikinstruistino kantis per sia bela voĉo por la ĉeestantaro.

Prez.7Prez.8Prez.9Prez.10

Post la fermo, la ĉeestantoj havis la eblecon viziti etan ekspozicion de libroj, revuoj kaj KD-oj, kiujn oni pretigis en la granda korto de la muzeo.

Ĉi tie vi povas spekti 10-minutan filmeton, kiu montras partojn de tiu okazintaĵo. La partoj parolitaj aperas en la hispana, sed subtekstoj en Esperanto gvidos vin tra la filmeto.

42a BKE - Prelego #2: Trompoj per Interreto

Friday, June 27th, 2008

Ni jam prezentis ĉi tiun prelegon, dividita en 3 partoj, inter la 2a kaj 4a podkastoj de Radio Aktiva; sed por tiuj, kiuj volas aŭskulti nur la prelegon, kaj fari tion per unu nura podkasto, ni liveras ĉi tie la tutan prelegon de Francisco Wechsler, okazinta dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

Ĝuinda prelego, kaj por tiuj, kiuj ĵus nun eniras la interretan mondon, utilaj informoj kaj konsiloj troviĝas ĉi tie, por eviti esti trompita per dubindaj retmesaĝoj.

42a Brazila Kongreso de Esperanto - PRELEGOJ - #1: La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn

Thursday, June 19th, 2008

Radio Aktiva aldonas novan serion por elŝutado: 42a BKE, kun prelegoj kaj intervjuoj faritaj de Sonia Risso en Rio de Janeiro, dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

En ĉi tiu unua numero, vi aŭskultos prelegon de Paulo Sergio Viana pri “La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn”.

Temas pri la graveco de la rakontado por la homa menso; kaj la influo de rakontado ĉe infanaj mensoj, ĉe plenkresulaj mensoj kaj homaj grupoj estas analizata en ĉi tiu prelego.
Rilato inter literaturo kaj rakontado kaj risko perdi la rakontad-kutimon en la moderna socio estas aliaj fakoj pritraktitaj tie ĉi.