La 24an de aŭgusto, la nokton antaŭ la datreveno de la sendependenciĝo de Urugvajo, homoj de ĉiuj aĝoj iras al diskotekoj, dancejoj kaj restoracioj por aŭskulti ĝui kaj danci muzikaĵojn, kiuj furoris antaŭ du, tri aŭ kvar jardekoj.
Tiu estas la ĉeftemo de ĉi tiu 10a podkasto de Radio Aktiva, akompanata de malnovaj muzikaĵoj de Esperantujo, kiel maniero kundividi kun vi la etoson de ĉi tiu speciala nokto, kiu jam fariĝis tradicio en Urugvajo.
En ĉi tiu podkasto vi trovos ankaŭ novaĵojn kaj la salutvortojn ricevitaj de nia redakcio.
En ĉi tiu podkasto de Radio Aktiva la ĉeftemo estas Karnavalo en Urugvajo, kie ni rakontos pri ĉi tiu popola festo, kiu en Urugvajo daŭras unu monato aŭ eĉ pli.
Vi ekscios pri la diversaj grupoj, kiuj partoprenas ĉifeste, pri la oficiala karnavala konkurso, pri la historio de karnavalo en nia lando kaj ankaŭ pri la transformiĝoj okazintaj dum la lastaj jardekoj de ĉi tiu speciala festo.
Ni volas kundividi kun vi montraĵojn de la diversaj grupoj aŭ kategorioj de trupoj, kiuj partoprenas la urugvajan karnavalon; tial al nia podkasto ni aldonas la jenajn vidregistraĵojn de la 5 partoprenantaj kategorioj, kies nomoj en la hispana estas “murga”, “humoristas” (humoristoj), “lubolos”, “parodistas” (parodiistoj) kaj “revista” (’teatra’ revuo).
Ĉi tie vi povas elŝuti niajn podkastojn, sed ne nur...
Specialaj programeroj, kiel La Roko, prelegoj, intervjuoj, ktp estas elŝuteblaj en nia retejo. Sed ne nur...
Ankaŭ la podkastoj de Monda Muziko, gvidita de Mauricio Barbosa -el Brazilo- estas elŝuteblaj el nia retejo.
Ĝuu ilin!
Lastaj komentarioj