Archive for the ‘*Radio Aktiva’ Category

Radioaktivaj Sonbildoj # 2 - Saksofono

Wednesday, September 7th, 2011

[caption id=”attachment_617″ align=”alignright” width=”300″ caption=”Devizia: kelkaj el miaj instrumentoj”]Devizia: kelkaj el miaj instrumentoj[/caption]

Jen la dua numero de la nova programo de R.A. gvidita de Carlos Devizia.

La ĉifoja temo estas la muzikinstrumento saksofono, kaj kompreneble, vi ne nur aŭdos pri ĝi, vi havos la eblecon aŭdi la instrumenton mem laŭlonge de la programo.

Ni -kaj certe ankaŭ Carlos- atendas viajn komentariojn.
Amike,
Daniel

Radioaktivaj Sonbildoj # 1 - “Crooners”

Tuesday, September 6th, 2011

[caption id=”attachment_614″ align=”alignright” width=”159″ caption=”Carlos Devizia”][/caption]

En nia 29a podkasto ni prezentis al vi la novan programeron de Radio Aktiva, realigita de nia argintina amiko Carlos Devizia: “Radioaktivaj Sonbildoj”.

Se vi ŝatis ĝin, vi nun havas la oportunecon ĝui la unuan kaj tutdaŭran numeron, kies titolo estas “Crooners”. Crooners estas angla vorto kiu signifas ion similan al trovadoro, sed en la unuaj tempoj oni uzis ĝin kiel malrespekta adjektivo, kio iom post iom ŝanĝis… Sed Carlos mem parolos al vi pri tio kaj aŭdigos vin diversajn erojn de diversaj “crooners”, kaj certe vi konas kelkajn.

Ni profitas por danki al Carlos Devizia pro lia dediĉo kaj kontribuo al riĉeco de enhavo de nia radio.

Daniel

 

Podkasto # 29 - Radio Aktiva denove aktiva!!!

Tuesday, September 6th, 2011

Post 8 monatoj, solviĝis la problemoj kaj ni povas esti denove kune je vi.

No ĝojas pro tio kaj esperas ke ankaŭ vi feliĉos pro la reveno kaj ĝuos ĉi tiun unuan podkasto post nia longa silentado.

En ĉi tiu numero vi trovos krom salutvortojn de Sonia kaj miaj, prezenton de nova pomonata programo “Radioaktivaj Sonbildoj”, novaĵojn koncernaj al nia movado -ĉefe pri la venonta UK-, kaj aŭskultos muzikaĵojn de Alejandro Cossavella kaj el la KD Hiphopa Kompilo.

Radioaktivaj Sonbildoj estas nova programo kreita de Carlos Devizia por Radio Aktiva. Ĉiunumere ĝi temos pri io koncerne al muziko, sed diversmaniere: kelkfoje temos pri muzikstilo, aliafoje temos pri muzikinstrumento, aŭ pri muzikstilo… aŭ kiu scias pri kiu alia trajto de la muzko.
Ĉi tiu prezenta numero estos mallonga kaj aperas ene de nia “oficiala” duonhora podkasto, sed ekde la venonta ĝi havos propran spacon kaj prezentiĝos po ununumero ĉiumonate.

Kiel ĉiam, aŭ eĉ pli ol ĉiam ni atendas viajn komentariojn.

Sonia kaj Daniel

 

Podkasto #28 - Simple por pretiĝi por la ondo de sonmaterialoj kiu venas el la UK

Thursday, July 29th, 2010

Jam revenis Sonia R., Ana M. kaj Ana R. el Kubo, sed dum ni pretigas la registritajn materialojn por disponigi por elŝutado, ni donas al vi nian 28an podkaston.

Sed ne malesperu, aŭskultu ĝin tujtuje, ĉar morgaŭ vi jam devos pretiĝi por elŝuti la unuajn podkastojn pri la 95a UK en Kubo.

Post fino de UK, R.A. disponigos la materialojn

Thursday, July 22nd, 2010

Oni informis nin ke malgraŭ la helpo donita de Martiza Gutiérrez kaj LKK-anoj, retkonekto ankoraŭ estas problemo.

Teĥnikisto solvis problemon pri sendrata konekto en komputilo de Sonia, kaj ŝi provis sendi la materialojn per sendrata konekto el hotelo, sed ĝi interrompiĝas antaŭ la fino de sendado. Do, ni atendos la reveno de Sonia R., Ana R. kaj Ana M. por akiri la registritajn informojn kaj prelegojn kaj disponigi ilin al vi por elŝutado.

Ni dankas vin pro via pacienco.

Amike,

Daniel

Ankoraŭ sen kondiĉoj por elsendi…

Monday, July 19th, 2010

Mikso de teknikaj problemoj en la portebla komputilo de Sonia, kiu rifuzas (la komputilo) konektiĝi al la sendrata retkonekto, kaj la manko de kodiĉoj en la kongresejo por konektiĝi drate (oni devas atendi en vico por uzi kiel eble plej rapide iun el la tieaj disponeblaj komputiloj en loko tre brua), malebligas al niaj radioaktivanoj sendi materialojn al ni por dissendi pere de nia radio.

Ni atendas pli bona okazo aŭ solvo de la konektoproblemo, por ke Sonia povu sendi al mi la jam kolektitan materialon.

Ĝis nun, ni nur scias ke Sonia jam havas materialon pri la malferma tago kaj pri tre interesa prelego, kiun ĝi registris por vi.

Do, ni simple devas atendi. Mi bedaŭras ke la aferoj ne okazis kiel ni planis…

Sincere,

Daniel

Radio Aktiva jam estas en Kubo!!!

Friday, July 16th, 2010

Se vi ne povis vojaĝi al Kubo, ne zorgu. Vi havos la eblecon scii ĉion, kio okazas en la ILEI-seminario (http://mx.groups.yahoo.com/group/Amik_ema/message/3229) kaj UK, ĉar Sonia jam vojaĝis al Kubo kaj registras por vi la okazintaĵojn de ambaŭ eventoj.

Atendu nur iomete pli, jam aperos ĉi tie la informojn kaj novaĵojn.

Amike,
Daniel

Podkasto #27 - 50-minuta enhavoplena numero

Thursday, July 1st, 2010

Cxifoje la enhavo estas tre abunda kaj varia. Interalie vi trovos:

  •  La plej granda teleskopo
  • Drexler kaj Boca faros operon
  • Situacio de la angla lingvo tra la mondo
  • Laux popolnombrado en Kubo oni trovas 1500 cent-jarulojn!
  • “Larmoj fluadas”
  • Virtuala vizito al Marso
  • Malsamaj inteligentecoj
  • Informajxo pri Bona Espero
  • Vama aprilo
  • Plena verkaro de Zamenhof
  • Informo pri la urugvaja movado

Suficxe, cxu ne?

Tamen ne. Pretigu vin cxar Radio Aktiva pretigxas por informi vin cxiutage rekte el la Universala Kongreso en Kubo. Baldaux ni informos plu.

Podkasto #26 - Sesa elsendo de gelernantoj

Tuesday, June 22nd, 2010

 Denove en ĉi tiu podkasto vi aŭskultos la gelernantojn de la e-kurso de UES, kiuj portas por vi tre variajn informojn, ĉiam akompanataj de bonega muziko.

Ni esperas ke tio ĉi kuraĝigos vin, kaj ke baldaŭ ni povos aŭskulti ankaŭ vian voĉon en Radio Aktiva.

Kaj ne forgesu lasi viajn komentariojn; la gelernantoj atendas ilin iluzie.

Podkasto #25 - Aktualaj informoj el la mondo

Friday, May 7th, 2010

En ĉi tiu podkasto vi trovos:

1 ) Salutvortoj, kun fona muziko “Verva Virino” de Tone.
2 ) Informo: Klonado de kaĉemiraj kaprinoj. Legis: Lelia.
3 ) Muzikaĵo “Rezista Festo” de Argenta Nubo.
4 ) Brazilo: Konstruo de hidroelektra centralo en Amazonio; indeĝenoj kontraŭstaras. Legas: Ana R.
5 ) “Printempas”, de la ĥoruso Akordo.
6 ) Meksiko je unu jaro de la grip-pandemio. Legas: Álvaro.
7 ) Kantaĵo “Pli bonas”, kantas Miĥail Povorin kaj Nataŝa Gerlaĥ.
8 ) Intervjuo al Ana Martínez fare de Sonia R., pri ekkomenco de kurso de Esperanto por infanoj en urugvaja urbo Tarariras.
9 ) Thierry Faverial kantas “La kondomoj de l’ timema Tom”.
10 ) Komputikaj piratoj. Legas: Lelia.
11 ) “La geamantoj sur la verda benk’”, kantas Jacques Yvart.
12 ) Submara serĉo de maloftaj metaloj en Japanio; legita de Ana M.
13 ) “Ĉu vi pretas?”, kantaĵo de Dolchamar.
14 ) Sekecoj en Ĉinio; legas: Lelia.
15 ) Fermo de la podkasto kun funa muziko “Grava”, de Esperanto Desperado.

La Fotaĵoj:

- Supre: Ana M. kun kelkaj gelernantoj de la e-kurso en Tarariras-urbo.

- Sube, maldekstre: La geparolistoj de ĉi tiu podkasto (Lelia ne aperas en ĉi tiu fotaĵo).

- Sube, dekstre: Sonia R. intervjuas al Ana M.

Kiel ĉiam, ni atendas viajn komentariojn.

Ĝis la venonta!!!

Klaso de Ana M. 1Klaso de Ana M. 2Intervjuo al Ana MartínezGeparolistoj de la 25a podkasto