Je la jaro 2009 en urugvajo ekkomencis la Plano “Ceibal”, konata en la angla kiel OLPC (One Laptop Per Child = Po unu portebla komputilo ĉiuinfane).
Por diskonigi la iniciaton enlande, la registraro pretigis vidfilmon.
Sonia Risso, de Urugvaja Esperanto Societo pretigis tradukon kaj voĉduobladon de la filmo al Esperanto kaj prezentis ĝin al respondeculoj pri la iniciato, kiu bonvenigis la laboron kaj invitis U.E.S. pludaŭrigi duobladon al Esperanto de venontaj materialoj pri la projekto.
Jen la 13-minuta dokumentfilmo, por rekte spekti aŭ elŝuti.
Kiel ĉiam, komentarios estas bonvenegaj.
Po unu portebla komputilo al ĉiu infano en Urugvajo (vid-dokumento) [13:14m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (333)

En ĉi tiu numero vi aŭskultos al Carlos Devizia, el Argentino, kiu prezentos sian unuan KD-on en Esperanto “Bizara Lando”. Krom aŭskulti parton de lia eksperimenta muziko en nia podkasto, vi povas ankaŭ spekti muzikfilmon de liaj kantaĵoj je la subo de ĉi tiu paĝo; kaj kompreneble, vi povas ankaŭ viziti la paĝon de la KD Bizara Lando en blogspot, por aŭdi pliajn muzikaĵojn aŭ aĉeti la KD-on rekte el:































