S-ro Rubens Barbieri aktivis en Urugvaja Esperanto Societo ekde la 1940-aj jaroj.
En la 1954-a jaro li estis sekretario de la Societo kaj partoprenis aktive en la pretigado de la 1-a Internacia Ekzposicio de Esperanto, je centoj da metroj de la Leĝa Palaco, kie okazis la 8a Konferenco de Unesko.
Dum tiu konferenco Unesko unuafoje faris deklaron favore al Esperanto. Sed la afero ne estis tiel simpla kiel oni povus supozi; fakte la deklaracio riskis ne okazi. Nerekte, S-ro Barbieri ebligis la realigon de tiu deklaro, kiu okazis dum la lastaj minutoj de la lasta tago de la konferenco.
Ĉu vi volas scii pli? En ĉi tiu intervjuo, S-ro Barbieri rakontas pri la ekzposicio, pri la aferoj ĉirkaŭ la deklaro de Unesko, kaj pri la registraĵoj kiuj restis de tiu deklaro. Kvankam la kondiĉoj por la intervjuoj ne estis la plej bonaj laŭ fonaj bruoj kaj registrorimedoj disponeblaj, Radio Aktiva decidis disponigi al vi ĉi tiun historian dokumenton de la esperanta movado.
Sube vi povos elŝuti aŭ rekte aŭdi 3 sondosierojn: la unua kaj la dua estas la 14a podkasto, kun la intervjuo en Esperanto, iom da muziko inter la diversaj partoj de la intervjuo, kaj kelkaj partoj en la hispana kun traduko al Esperanto. (La unua estas pli peza kaj pli bonkvalita ol la dua). La 3a sondosiero enhavas nur la intervjuon (sen muziko) kaj en dulingva versio (esperanto-hispana), tiel kiel ĝi estis farita.
Elŝutu, aŭskultu, ĝuu kaj komentariu!
Amike kaj samideane,
Daniel
(En la fotaĵoj: Supre maldekstre - Sinjoro Barbieri ricevas atestilon de la UES-anoj agnoske al sia longdaŭra esperanta laboro. Sube dekstre - UES-anoj kaj lernantoj de la e-kursoj kune kun S-ro Barbieri ĉe la tegmento de la sidejo de UES, dum la zamenhofa kaj jarfina ĉijara festo.)
Podkasto #14 - Radio Aktiva (altkvalita versio 128 kbps) [53:07m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (583)
Podkasto #14 - Radio Aktiva (malaltkvalita versio 24 kbps) [53:07m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (475)
Intervjuo al S-ro Barbieri pri la unua deklaracio de Unesko favore al Esperanto [40:32m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (476)






















































