Archive for the ‘Diversaj Podkastoj’ Category

Podkasto #25 - Aktualaj informoj el la mondo

Friday, May 7th, 2010

En ĉi tiu podkasto vi trovos:

1 ) Salutvortoj, kun fona muziko “Verva Virino” de Tone.
2 ) Informo: Klonado de kaĉemiraj kaprinoj. Legis: Lelia.
3 ) Muzikaĵo “Rezista Festo” de Argenta Nubo.
4 ) Brazilo: Konstruo de hidroelektra centralo en Amazonio; indeĝenoj kontraŭstaras. Legas: Ana R.
5 ) “Printempas”, de la ĥoruso Akordo.
6 ) Meksiko je unu jaro de la grip-pandemio. Legas: Álvaro.
7 ) Kantaĵo “Pli bonas”, kantas Miĥail Povorin kaj Nataŝa Gerlaĥ.
8 ) Intervjuo al Ana Martínez fare de Sonia R., pri ekkomenco de kurso de Esperanto por infanoj en urugvaja urbo Tarariras.
9 ) Thierry Faverial kantas “La kondomoj de l’ timema Tom”.
10 ) Komputikaj piratoj. Legas: Lelia.
11 ) “La geamantoj sur la verda benk’”, kantas Jacques Yvart.
12 ) Submara serĉo de maloftaj metaloj en Japanio; legita de Ana M.
13 ) “Ĉu vi pretas?”, kantaĵo de Dolchamar.
14 ) Sekecoj en Ĉinio; legas: Lelia.
15 ) Fermo de la podkasto kun funa muziko “Grava”, de Esperanto Desperado.

La Fotaĵoj:

- Supre: Ana M. kun kelkaj gelernantoj de la e-kurso en Tarariras-urbo.

- Sube, maldekstre: La geparolistoj de ĉi tiu podkasto (Lelia ne aperas en ĉi tiu fotaĵo).

- Sube, dekstre: Sonia R. intervjuas al Ana M.

Kiel ĉiam, ni atendas viajn komentariojn.

Ĝis la venonta!!!

Klaso de Ana M. 1Klaso de Ana M. 2Intervjuo al Ana MartínezGeparolistoj de la 25a podkasto

Podkasto #23 - Tria podkasto farita de gelernantoj

Saturday, April 17th, 2010

Gelernantoj dum registrado de podkasto por Radio AktivaPliajn novaĵoj, ĉefe el la scienca kaj teĥnologia mondoj, kaj multe da esperanta muziko atendas vin en ĉi tiu 3a podkasto pretigita de la gelernantoj de UES.

Ankoraŭ restas kelkaj teĥnikaj problemoj, sed vi ne perdu la enhavon.

Podkasto #21 - El la sidejo de U.E.S.

Sunday, March 21st, 2010

Saluton, karaj geaŭskultantoj!

Ĉi 21-a numero de nia podkasto estas registrita en la sidejo de Urugvaja Esperanto-Societo, sed ne nur tio estas la novaĵo: ĉifoje kondukas nian programon Sonia kun la lernantoj de la urugvaja ĉeesta kurso. Ili kuraĝis preni la mikrofonon kaj paroli al ĉiuj vi.

La enhavo estas tre diversa, tio inkluzivas urugvajaj novaĵoj sed ankaŭ temoj tiel diversaj kiel psikologio, unueca perceptado kaj paroloj de Dasgupta pri Ivo Lapenna.

Kaj ĉifoje pli ol neniam ni atendas viajn komentariojn!!!

Monda Muziko #24 - Katalunio

Thursday, February 4th, 2010

 kataluniot.gif

Katalunio estas teritorio ene de Hispanio. La podkasto enhavas:

  • Historio de Katalunio.
  • John Willians: Traditionnel Catalan - El Noy De La Mare
  • Katulunia lingvo.
  • Joan Manuel Serrat: Paraulas de amor ( En katalunia lingvo)

katalunio.png

Rilate:

Katalunio en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Katalunio

KEA - Kataluna Esperanto-Asocio: http://esperanto-ct.org/e/

Podkasta paĝo: http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com/

Glavo Projekto: http://www.crosswire.org/sword

Podkasto #20 - Novjara speciala numero!

Saturday, January 2nd, 2010

Cxi tiu podkasto je la limo inter la 2009-a kaj la 2010-a jaroj estas cxefe dedicxita al ateliero okazintaAteliero1 la 19a kaj 20a de decembro 2009 en Bonaero, Argentino. Tie, Atilio Orellanas gvidis seminarion por geinstruistoj pri instruado de lingvoj per rektaj metodoj, cxefcelitan al Esperanto.

Okaze de tiu ateliero, kiun ni partoprenis, ni profitis la okazos por realigi diversajn intervjuojn, kiuj estas auxskulteblaj en cxi tiu podkasto, akompanata kiel cxiam de bonega esperanta muziko.

Ankaux informojn kaj novajxojn pri la esperanta movado vi trovos en cxi tiu 20a podkasto de Radio Aktiva.

Gxuu la auxskultadon.

Ateliero2

Ateliero3

Monda Muziko #23 - Pollando: Intervuo kun Inez Machota kaj pola muziko.

Tuesday, October 20th, 2009

Pollando: Intervuo kun Inez Machota kaj pola muziko.

Ines MachotaIntervuo kun la instruistino Agnieska Machota, ŝi instruis Esperanton kaj Polan Kulturon al aro de Wanda, urbo de Argentino kiu estis fondita de polaj enmigrintoj kaj pli kaj pli perdis sian identecon. La intervuoj estis farita de Sandra Burgues, urugvaja esperantistino, membro de la Urugvaja Esperant-Societo, por okazo de la seminario de Wanda pola kultura 2006. La intervuoj estis parto de Radio Aktiva Podkaston numero ses.

  • Intervuo Kun Agnieszka (Ines) Machota.
  • Mor W.A.: Uliczine Esperanto.

Rilate:

Blogo de Inez: http://inespol.multiply.com/

Radio Polonia Internacia: http://www.polskieradio.pl/polonia/eo/

Podkasta paĝo: http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com/

Glavo Projekto: http://www.crosswire.org/sword

Seminario en Wanda, Argentino

Bildoj super: Pola Esperanta Seminario en Wanda, Argentujo, 2006.

Monda Muziko #21 kaj #22 - Brazilo: Speciala epizodo en la portugala.

Saturday, September 5th, 2009

brazila flagoĈi tiu programo estas speciala epizodo, en la portugala lingvo, kaj en du partoj.

Unua parto:

  • O que é o Esperanto. (Kio estas Esperanto).
  • Supernova: Floro kaj Abelo
  • Drogas: produção da Criar Brasil
  • Merlin: Aferoj por Gardi

  • Araŭkana: Nova Modo

Dua parto:

  • História do Esperanto. (Historio de Esperanto).
  • Arono: Maria.
  • Violência (perforto): produção da Criar Brasil.
  • Diversidade Religiosa (religia diverseco): Essa rádio defende essa idéia.

  • Mor W.A.: Uliczine Esperanto.
  • Uso do Esperanto no mundo moderno. (Uzado de Esperanto en la moderna mondo).

Rilate:

Kurso de Esperanto: http://www.cursodeesperanto.com.br

Lernu: http://www.lernu.net

Criar Brasil: http://www.criarbrasil.org.br/

Podkasta paĝo: http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com/

Glavo Projekto: http://www.crosswire.org/sword


La Fila (La Vico): mallonga filmo, ankaux en Esperanto.

Tuesday, July 28th, 2009

Eblas spekti per Interreto la filmon “La Fila” (La vico), kies direktoro -Sro Carlos Giurleo- disponigis kun vocxo ankaux en la internacia lingvo.
Sube vi povas vidi la filmon aux viziti la retejon de la filmo cxe:

http://lafila.com/eo

La filmo estas bazita sur la samnoma rakonto de la ankaux urugvajano Duilio Luraschi.

Ni esperas ke vi gxuu gxin.

Monda Muziko #20 - Festa Epizodo!

Tuesday, May 12th, 2009

Scio Street

Tio programa estas speciala epizodo, la 20an:

  • Galantac eŭskia valso
  • Núberu: Xuan
  • Praŭ: T. V. Mierda

  • La Fuga: Nunca Mais

Rilate:

Podkasta paĝo: http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com/

Glavo Projekto: http://www.crosswire.org/sword

Monda Muziko #19 - El Japanujo venis Los Otakuoj!

Tuesday, April 21st, 2009

Otako (el la japana 御宅 skribite en kanĵi aŭ お宅 おたく skribite en hiragano) estas homo, kiu frenezas en unu fako oridinale. Tiu sub-kultura movado aperis je la 1980-oj kaj unue precipe temis pri Mangao aŭ Animeo. Nun la vortsenco ampleksiĝis kaj nomas tiun, kiu sin oferas al unu aparta pasio. Tiun japanan radikon oni ofte komparas kun la angla geek [gi:k] kiu pli-malpli samsignifas. La otakojn kiu ankaŭ malfacilas komuniki kun aliuloj kaj emas enŝlosiĝi ĉambre dum monatoj oni nomas Hikikomorioj

Rilate:

Video pri otakuo kun subteksto en e-o:  http://youtube.com/watch?v=-IHM2lsnJ5s

Don Harlow kun japanaj amikoj: http://groups.yahoo.co.jp/group/gajagaja/messages/199?expand=1

Senpaga kurso de japana lingvo (en portugala): http://op.xisde.net/

Hokkajdo Esperanto Asocio

Supre la flago de Libera Esperanto Asocio en Hokkajdo, grupo kiu faris multe da bruo kaj gajnis paĝojn en usona kaj germana revuojjpor okazo de la G8 rekontiĵo (Grupo de la oka plej riĉaj landoj de la mondo).