Cxi tiu podkasto je la limo inter la 2009-a kaj la 2010-a jaroj estas cxefe dedicxita al ateliero okazinta la 19a kaj 20a de decembro 2009 en Bonaero, Argentino. Tie, Atilio Orellanas gvidis seminarion por geinstruistoj pri instruado de lingvoj per rektaj metodoj, cxefcelitan al Esperanto.
Okaze de tiu ateliero, kiun ni partoprenis, ni profitis la okazos por realigi diversajn intervjuojn, kiuj estas auxskulteblaj en cxi tiu podkasto, akompanata kiel cxiam de bonega esperanta muziko.
Ankaux informojn kaj novajxojn pri la esperanta movado vi trovos en cxi tiu 20a podkasto de Radio Aktiva.
Eblas spekti per Interreto la filmon “La Fila” (La vico), kies direktoro -Sro Carlos Giurleo- disponigis kun vocxo ankaux en la internacia lingvo.
Sube vi povas vidi la filmon aux viziti la retejon de la filmo cxe:
S-ro Rubens Barbieri aktivis en Urugvaja Esperanto Societo ekde la 1940-aj jaroj.
En la 1954-a jaro li estis sekretario de la Societo kaj partoprenis aktive en la pretigado de la 1-a Internacia Ekzposicio de Esperanto, je centoj da metroj de la Leĝa Palaco, kie okazis la 8a Konferenco de Unesko.
Dum tiu konferenco Unesko unuafoje faris deklaron favore al Esperanto. Sed la afero ne estis tiel simpla kiel oni povus supozi; fakte la deklaracio riskis ne okazi. Nerekte, S-ro Barbieri ebligis la realigon de tiu deklaro, kiu okazis dum la lastaj minutoj de la lasta tago de la konferenco.
Ĉu vi volas scii pli? En ĉi tiu intervjuo, S-ro Barbieri rakontas pri la ekzposicio, pri la aferoj ĉirkaŭ la deklaro de Unesko, kaj pri la registraĵoj kiuj restis de tiu deklaro. Kvankam la kondiĉoj por la intervjuoj ne estis la plej bonaj laŭ fonaj bruoj kaj registrorimedoj disponeblaj, Radio Aktiva decidis disponigi al vi ĉi tiun historian dokumenton de la esperanta movado.
Sube vi povos elŝuti aŭ rekte aŭdi 3 sondosierojn: la unua kaj la dua estas la 14a podkasto, kun la intervjuo en Esperanto, iom da muziko inter la diversaj partoj de la intervjuo, kaj kelkaj partoj en la hispana kun traduko al Esperanto. (La unua estas pli peza kaj pli bonkvalita ol la dua). La 3a sondosiero enhavas nur la intervjuon (sen muziko) kaj en dulingva versio (esperanto-hispana), tiel kiel ĝi estis farita.
Elŝutu, aŭskultu, ĝuu kaj komentariu!
Amike kaj samideane,
Daniel
(En la fotaĵoj: Supre maldekstre - Sinjoro Barbieri ricevas atestilon de la UES-anoj agnoske al sia longdaŭra esperanta laboro. Sube dekstre - UES-anoj kaj lernantoj de la e-kursoj kune kun S-ro Barbieri ĉe la tegmento de la sidejo de UES, dum la zamenhofa kaj jarfina ĉijara festo.)
Se ĉi tiu teksto estas tro longa por vi, vi povas aŭskulti la voĉan version je la piedo de ĉi artikolo aŭ elŝuti ĝin por poste aŭskulti.
Ĉiuj esperantistoj scias ke la 10a de decembro de la 1954-a jar, en Montevideo - Urugvajo, Unesko unuafoje faris deklaron favore al Esperanto.
Sed tio, kion la plimulto ne scias estas ke tiu fama deklaro preskaŭ ne okazis.
Sinjoro Barbieri, la plej maljuna membro de la Urugvaja Esperanto Societo, estis tiam sekretario de tiu societo kaj estis informita pri la okazintaĵoj rilatitaj al tiu deklaro. Plie: li nerekte respondecis por ke tiu deklaro finfine okazu.
En la 2006-a jaro Radio Aktiva, kiam ĝi ankoraŭ elsendis ĉiutage rekte per Interreto, elsendis la intervjuon farita al S-ro Barbieri rilate al tiuj okazintaĵoj.
Ĉijare, la 10a de decembro, en la 14a oficiala podkasto kaj konmemore al la 54a datreveno de la 1a deklaracio de Unesko favore al Esperanto, Radio Aktiva disponigos tiun historian materialon en la podkasto, por ke ĉiuj povu koni pli de interne kial tiun deklaron preskaŭ ne okazis kaj kiamaniere ĝi finfine realiĝis.
Ne forgesu: la 10an de decembro, elŝutu aŭ rekte aŭdu la 14an podkaston de Radio Aktiva!
Informis: Daniel Bebelacqua
Anonco pri la 14a podkasto de Radio Aktiva: La unua deklaracio de Unesko favore al Esperanto preskaŭ ne okazis[ 2:42 ]Play Now | Play in Popup | Download (466)
En ĉi numero Bluaĉielo parolas pri la influon de la internacia financa krizo al ĉina turismo, la interrialtojn de Ĉinio kaj Francio, la rimedojn de Ĉinio por grandigi enlandan bezonadon kaj la fruktojn de la 5-a strategia ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono.
Tiu ĉi raporto koncernas la resuman kunvenon de Pekinaj Olimpikoj en Londono, la influo de la internacia financa krizo al Ĉinio, la ĉina malkonsento pri raporto de Komitato de UN pri plenumado de la konvencio kontraŭ Torturo en Ĉinio.
Ĉinio decidis prokrasti intervidiĝon de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio.
Ankaŭ en ĉi numero: Amuza kunveno en Pekino. La pacdefenda trupo de Ĉinio estas premiita de UN. Kaj iu E-novaĵo.
La hodiaŭa raporto (kaj la akompanaj fotaĵoj) koncernas ĉinan religion, interkonsenton de libera komercado inter Ĉinio kaj Peruo, la 16-an Neoficialan Konferencon de Azi-pacifika Ekonomia Kunlaboro, la investon de Ĉinio en sana kampo, la “ekologia turismo” en Ĉinio kaj la E-forumo en Pekino.
Vasta informo, ĉu ne?!
Elŝutu kaj aŭskultu vi mem!
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/wp-content/uploads/po_raporto_49.mp3[ 7:10 ]Play Now | Play in Popup | Download (389)
En ĉi tiu raporto de la 20a de novembro de la 2008a jaro, Bluaĉielo informas pri la ĉina ne-partopreno je la Internacia Sekureca Asista Forto en Afganio, la ĉina ekonomia tendenco, la vizito al Kubo de la ĉina prezidanto Hu Jintao, kaj pri la manĝaĵa kaj medikamenta sekureco.
En la 46a numero, Bluaĉielo raportas pri la landliman problemon inter Ĉinio kaj Hindio, la rimedoj de Ĉinio por kontraŭ la financa krizo kaj la Konsilio por Internacia Kunlaboro en Medio kaj Disvolvo en 2008.
Kaj rilate al Esperantujo, Li Jianhua ankaŭ informas pri novaĵoj de UEA.
Ĉi tie vi povas elŝuti niajn podkastojn, sed ne nur...
Specialaj programeroj, kiel La Roko, prelegoj, intervjuoj, ktp estas elŝuteblaj en nia retejo. Sed ne nur...
Ankaŭ la podkastoj de Monda Muziko, gvidita de Mauricio Barbosa -el Brazilo- estas elŝuteblaj el nia retejo.
Ĝuu ilin!