Archive for the ‘Intervjuoj’ Category

Podkasto #25 - Aktualaj informoj el la mondo

Friday, May 7th, 2010

En ĉi tiu podkasto vi trovos:

1 ) Salutvortoj, kun fona muziko “Verva Virino” de Tone.
2 ) Informo: Klonado de kaĉemiraj kaprinoj. Legis: Lelia.
3 ) Muzikaĵo “Rezista Festo” de Argenta Nubo.
4 ) Brazilo: Konstruo de hidroelektra centralo en Amazonio; indeĝenoj kontraŭstaras. Legas: Ana R.
5 ) “Printempas”, de la ĥoruso Akordo.
6 ) Meksiko je unu jaro de la grip-pandemio. Legas: Álvaro.
7 ) Kantaĵo “Pli bonas”, kantas Miĥail Povorin kaj Nataŝa Gerlaĥ.
8 ) Intervjuo al Ana Martínez fare de Sonia R., pri ekkomenco de kurso de Esperanto por infanoj en urugvaja urbo Tarariras.
9 ) Thierry Faverial kantas “La kondomoj de l’ timema Tom”.
10 ) Komputikaj piratoj. Legas: Lelia.
11 ) “La geamantoj sur la verda benk’”, kantas Jacques Yvart.
12 ) Submara serĉo de maloftaj metaloj en Japanio; legita de Ana M.
13 ) “Ĉu vi pretas?”, kantaĵo de Dolchamar.
14 ) Sekecoj en Ĉinio; legas: Lelia.
15 ) Fermo de la podkasto kun funa muziko “Grava”, de Esperanto Desperado.

La Fotaĵoj:

- Supre: Ana M. kun kelkaj gelernantoj de la e-kurso en Tarariras-urbo.

- Sube, maldekstre: La geparolistoj de ĉi tiu podkasto (Lelia ne aperas en ĉi tiu fotaĵo).

- Sube, dekstre: Sonia R. intervjuas al Ana M.

Kiel ĉiam, ni atendas viajn komentariojn.

Ĝis la venonta!!!

Klaso de Ana M. 1Klaso de Ana M. 2Intervjuo al Ana MartínezGeparolistoj de la 25a podkasto

Podkasto #20 - Novjara speciala numero!

Saturday, January 2nd, 2010

Cxi tiu podkasto je la limo inter la 2009-a kaj la 2010-a jaroj estas cxefe dedicxita al ateliero okazintaAteliero1 la 19a kaj 20a de decembro 2009 en Bonaero, Argentino. Tie, Atilio Orellanas gvidis seminarion por geinstruistoj pri instruado de lingvoj per rektaj metodoj, cxefcelitan al Esperanto.

Okaze de tiu ateliero, kiun ni partoprenis, ni profitis la okazos por realigi diversajn intervjuojn, kiuj estas auxskulteblaj en cxi tiu podkasto, akompanata kiel cxiam de bonega esperanta muziko.

Ankaux informojn kaj novajxojn pri la esperanta movado vi trovos en cxi tiu 20a podkasto de Radio Aktiva.

Gxuu la auxskultadon.

Ateliero2

Ateliero3

Podkasto #17 - Nova spaco en R.A. pri Burundio! (Intervjuo al Jérémie Sabiyumva)

Saturday, March 28th, 2009

 Burundio havos propran spacon en la elsendo de Radio Aktiva!!!

Pri tiu novaĵo ni informos dum ĉi tiu 17a podkasto de Radio Aktiva.

Vi povos aŭskulti intervjuon al Jérémie Sabiyumva, aktiva esperantisto el Burundio, kiu respondos al ni pri la plej diversaj aferoj.
Simple, aŭskultu ĝin.

Enhavo de la 17ª podkasto:

  1. Saluton.
  2. Alvoko partopreni la projekton “Canto General”. Kantistoj, perkutilistoj kaj aliaj artistoj estas invitataj.
  3. Muzika intermezo pere de kantaĵo de Dolchamar, el la KD “Rebela Sono”.
  4. Intervjuo al Jérémie Sabiyumva, el Burundio: 1ª parto. La intervjuo prezentas la agadon de Jérémie, la movadon en lia lando kaj Afriko, kaj diversajn aliajn aferojn. Ĉi tiu intervjuo utilas ankaŭ kiel prezento de la nova spaco en Radio Aktiva, pri Burundio, kiu baldaŭ estos elŝutable el nia retejo.
  5. Muzika intermezo pere de kantaĵo de JoMo, el la KD “JoMo Slavumas”.
  6. Intervjuo al Jérémie Sabiyumva: 2ª parto.
  7. Muzika intermezo: Zhou Mack kaj La Feve.
  8. Intervjuo al Jérémie Sabiyumva: 3ª kaj lasta parto.
  9. Adiaŭo.

Podkasto #16 - Finas somero en la sudo…

Saturday, March 21st, 2009

Post jarfino multaj homoj ferias en la sudo pro la alveno de somero.
La aktiveco malkreskas, kaj same okazis koncerne al Radio Aktiva, kiu disponigis multe malpli da materialo ol dum la antaŭaj monatoj. Ekzemple, ne aperis la februara oficiala podkasto de nia radio, kaj ne estis la spaco “Informoj el Pekino”; tamen daŭris la dissendado.

Sed somero preskaŭ finas jam (kvankam la varmo daŭras ankoraŭ), kaj ni komencas denove nian ordinaran vivon; kaj tial ni intencas ankaŭ eki la laboron de la radio. Pro tio, dum marto ni rekompensos vin pri la manko de la februara numero de nia podkasto, kaj por tio ni disponigos antaŭ la fino de ĉi monato 2 podkastojn: ĉi 39-minutan 16an podkaston, kaj la 17a venontsemajne, kiu enhavos novaĵon pri nia elsendo.

Eble vi rimarkis ankaŭ, ke la aspekto de nia retejo renoviĝis, ĉefe responde al la peto de diversaj aŭskultantoj por kiuj la grizaj literoj sur nigra fono malfaciligis la legadon de la paĝoj de nia retejo. Estas planoj por tute renovigi la retejon, sed tio okazos sufiĉe poste.

Dume, ĝuu ĉi tiun plenplenan 16an podkaston.

Amike kaj radieme,

Daniel

Enhavo de la 16a podkasto

  1. Muzika enkonduko (Fidela Damo, de Carlos Devizia)
  2. Invito al la Internacia Solena Renkontiĝo en Pardubice
  3. Muzika intermezo: Jam temp’ está, de Flavio Fonseca
  4. Primovada Spaco: prezento de Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista
  5. Muzika intermezo: En l’ haven’ de Pont-Aven, de Jacques Le Puil
  6. El la eldonisto: Bv. sendi viajn komentariojn!!! (Legado de kelkaj ricevitaj mesaĝoj)
  7. Inervjuoj: Fabiano Henrique intervjuas por Radio Aktiva al Elmir Dos Santos Lima pri “Evangelio, Esperitismo kaj Esperanto”, dulingva radiprogramo de Radio Rio de Janeiro. Ĉi tiu intervjuo estis farita dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto.
  8. Muzika intermezo: Amata Land’, de Oraj Kantoj
  9. Pri Karolo Piĉ: esperantista verkisto. Parolas kaj legas poemon de li, S-ano Karel Ĉada, el Ĉeĥa Respubliko.
  10. Adiaŭaj vortoj, kun fona muziko de Dolchamar.

Pekinaj Olimpiadoj 2008 - 9ª raporto - Intervjuo al brazila esperantisto en Pekino

Thursday, August 21st, 2008

Juliano Paiva Junho

Ĉifoje Li Jianhua trovis brazilan esperantiston en Pekino kaj profitis la okazon por intervjui lin.

Ili parolis pri ĉio. Sube vi trovos etan filmon de Juliano ĉe la Olimpika Parko, kaj je la paĝopiedo vi povos aŭskulti aŭ elŝuti la intervjuon. Ĝuu ilin.

42a BKE - Intervjuoj

Friday, July 4th, 2008

Jen kelkaj intervjuoj faritaj dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio de Janeiro, dum julio de la 2007a jaro.

La sonkvalito ne estas tro bona ĉar oni registris multfoje en bruaj lokoj, sed ĉar la enhavo estas interesa, ni decidis disponigi ilin por elŝutado.

Enhavo: