Archive for the ‘BKE’ Category

42a BKE - Prezentado de la filmo “La Patro”

Wednesday, July 30th, 2008

Joe Bazilio prezentas sian lastan filmon, La Patro, bazita sur japana libro.

Se vi ankoraŭ ne aĉetis la DVD-on, vi povas aŭskulti pri la enhavo de ĉi tiu filmo -de la sama direktoro de “Gerda Malaperis”- kaj decidi spekti ĝin.

42a BKE - Intervjuoj

Friday, July 4th, 2008

Jen kelkaj intervjuoj faritaj dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio de Janeiro, dum julio de la 2007a jaro.

La sonkvalito ne estas tro bona ĉar oni registris multfoje en bruaj lokoj, sed ĉar la enhavo estas interesa, ni decidis disponigi ilin por elŝutado.

Enhavo:

42a BKE - Prelego #2: Trompoj per Interreto

Friday, June 27th, 2008

Ni jam prezentis ĉi tiun prelegon, dividita en 3 partoj, inter la 2a kaj 4a podkastoj de Radio Aktiva; sed por tiuj, kiuj volas aŭskulti nur la prelegon, kaj fari tion per unu nura podkasto, ni liveras ĉi tie la tutan prelegon de Francisco Wechsler, okazinta dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

Ĝuinda prelego, kaj por tiuj, kiuj ĵus nun eniras la interretan mondon, utilaj informoj kaj konsiloj troviĝas ĉi tie, por eviti esti trompita per dubindaj retmesaĝoj.

42a Brazila Kongreso de Esperanto - PRELEGOJ - #1: La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn

Thursday, June 19th, 2008

Radio Aktiva aldonas novan serion por elŝutado: 42a BKE, kun prelegoj kaj intervjuoj faritaj de Sonia Risso en Rio de Janeiro, dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.

En ĉi tiu unua numero, vi aŭskultos prelegon de Paulo Sergio Viana pri “La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn”.

Temas pri la graveco de la rakontado por la homa menso; kaj la influo de rakontado ĉe infanaj mensoj, ĉe plenkresulaj mensoj kaj homaj grupoj estas analizata en ĉi tiu prelego.
Rilato inter literaturo kaj rakontado kaj risko perdi la rakontad-kutimon en la moderna socio estas aliaj fakoj pritraktitaj tie ĉi.