Archive for the ‘Novaĵoj’ Category

Informoj el Pekino - 45a raporto: Sano, Scienco kaj Ĝemelaj Urboj

Tuesday, November 11th, 2008

11-11-aLa enhavo de la 45a raporto de Li Jianhua (Bluaĉielo) temas pri la tritaga Konferenco de la tradiciaj medikamentoj de la Monda Sana Organizo okazinta en Pekino.

11-11-b

Ankaŭ en Pekino okazis la Konferenco de la internaciaj ĝemelaj urboj, kaj ankaŭ pri tio temas ĉiraporto.

Por fini, Bluaĉielo parolas pri la semajno de Scienco kaj Paco, kiu okazas ĉiujare en la semajno de la 11a de novembro.

Elŝutu kaj informiĝu.

Podkasto #13 - Radio Aktiva: Primovadaj informaĵoj kaj Tradiciaj Voĉrakontoj el Sudameriko

Thursday, November 6th, 2008

Saluton, karaj geaŭskultantoj

de Radio Aktiva!

Ĉi tie estas la promesita 13a podkasto, jam en la unua semajno de novembro.

Alejandro Cossavella

Kiel ni jam diris, estis sufiĉe da novaĵoj en la esperanta movado dum la lastaj tempoj, kaj ni volis informi vin almenaŭ pri kelkaj el ili.
La materialo de la 12a podkasto estis sufiĉe granda kaj en duonhoro ne eblas meti ĉion, pro tio ni decidis publikigi la 13an podkaston kiel eble plej rapidi, por pligrandigi la informokvanto pri la esperanta movado.

Tamen, ne nur informojn pri Esperantujo vi trovos en ĉi tiu podkasto. Ni profitis la okazon por prezenti al vi novan programon: Tradiciaj Voĉrakontoj el Sudameriko.
Fakte la programo estas nova por niaj podkastaŭskultantoj, ĉar tiun programon ni inaŭguris je la komenco de la 2007a jaro dum la rektaj elsendoj de Radio Aktiva. Sed ĉar ni scias ke ne ĉiuj el vi havis la eblecojn aŭskulti niajn rektajn elsendojn, ni disponigos ankaŭ en niaj podkastoj la diversajn numerojn de ĉi tiu programo.

Ĉu vi volas scii pli?… Aŭskultu la podkaston ;-)

Jen la enhavo de la 13a podkasto:

1 - Enkonduko
2 - La virbovo kaj la luno (Jomo)
3 - Primovadaj Informoj kaj Novaĵoj (1/2): KD Virtuala Bjalistoko
4 - Malfermu belulino (Kaj Tiel Plu)
5 - Primovadaj Informoj kaj Novaĵoj (2/2): Oomoto kaj Esperanta Civito
6 - Jam temp’ está (Flavio Fonseca)
7 - Primovada Spaco: Projekto Esperanto por la Publiko.
8 - Fraŭlino de Ipanema (Heliana Correa)
9 - El la katalogo de UEA: aĉetindaj libroj
10- Kia Nokto (La Porkoj)
11- Informo de EUROKKA pri turneo de Alejandro Cosavella
12- Preferindus (Strika Tango)
13- Tradiciaj Voĉrakontoj el Sudameriko (Unua numero de tiu ĉi spaco) (1/2): Prezentado de la spaco.
14- ne kliniĝu el la fenestro (Kajto)
15- Tradiciaj Voĉrakontoj el Sudameriko (2/2)
16- Fermo

Informoj el Pekino - 43a raporto - Ĉina kamparana sportkunveno

Monday, November 3rd, 2008

Jen raporto de la 3-a de novembro. Ĝi koncernas la kamparanan sportkunvenon de Ĉinio kaj la interŝanĝon de ĉeftero de Ĉinio kaj Taiwan-provinco de Ĉinio.

11-03-a113-b.jpg

 

Informoj el Pekino - 42a raporto: Klimata ŝanĝo, financa krizo

Saturday, November 1st, 2008

En sia 42a raporto, Li Jianhua informas pri kiel agadas nun Ĉinio rilate al la klimata ŝanĝo, la celoj por 2010-a jaro, kaj kiamaniere konfrontas la financa krizo.

Interesa enhavo por ĉi tiu raporto.

Elŝutu kaj aŭskultu.

10-31-a10-31-b

Informoj el Pekino - 41a raporto: Azio, Eŭropo, Ameriko

Tuesday, October 28th, 2008

Ĉifoje Bluaĉielo raportas pri la azieŭropa pintkunsido kaj pri la partopreno de Ĉinio en la Interamerica Banko por Disvolvu.

Sciu pli: elŝutu kaj aŭskultu.

10-28-a10-28-b

Novaĵejo # 20 - El Ameriko: Urugvajo - Argentino - Kubo - Eŭropa Unio

Friday, October 24th, 2008

081024-k-v.jpg081024-k-eu.jpg
*Urugvajo - Urugvajo vetis la argentinan eksprezidenton N. Kirĉner por la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝo de Sudaj Nacioj.
*Kubo - Kubo kaj Eŭropa Unio rekomencas kooperadon.

Informoj el Pekino - 39a raporto: virinaj entreprenoj

Wednesday, October 22nd, 2008

Li Jianhua informas pri la kreskanta ĉijara rikoltiĝo de greno en Ĉinio kaj pri la sukceso de virinaj entreprenoj en Azio.

10-21-a10-21-b

Novaĵejo # 18 - El Ameriko: Bolivio - Venezuelo - Peruo - Ekvadoro - Ĉilio

Tuesday, October 21st, 2008

haiti-081020.jpgla-081020.jpgcepal-081020.jpgvenezuela-081020.jpg
*Bolivio - La prezident-reelekto bremsas la novan konstitucion.
*Venezuelo -Ĉavez proponos malaltigo de produktado de krudaĵo.
*Peruo - La eks ĉefministro substrekas honestecon de la registaro.
*Ekvadoro - La brazila entrepreno petas juran sekurecon.
*Latinameriko - La latinamerikaj Caroj kontraŭ-drogoj serĉas aliancon kun Afriko. * - Ekonomia pintkunveno inter Latinameriko kaj Ĉinio.
*Ĉilio
- Insulza disponebla por konkurenci al la prezidanteco. 80% de la junuloj ne balotos.
*Haitio - Post unu monato la viktimoj de la cikonoj ankoraŭ vivas en tendoj.

Informoj el Pekino - 38a raporto

Monday, October 20th, 2008

La hodiaŭa raporto de Li Jianhua koncernas la novan regularo pri raportado de fremdlandaj ĵurnalistoj kaj la nova decido de ĉina komunista partio pri la reformado de ĉina kamparo.

Elŝutu kaj estu informita.

10-20-a10-20-b

Informoj el Pekino - 37a raporto: Multe da informoj el Azio!

Saturday, October 18th, 2008

Ĉi tiu raporto de Bluaĉielo venas plena je informaĵoj el Azio.

Simple elŝutu, aŭskultu kaj informiĝu!

10-17-a10-17-b