Archive for the ‘Plej Interesaj’ Category

ILEI-seminario 2010 - Prelego de S. MacGill

Sunday, September 19th, 2010

La prelego de S. MacGill estas aŭskultebla kaj elŝutebla en 3 partoj, po duonhoro ĉiuparte, ĉar la tuta prelego daŭris proksimume 90 minutoj; do ni decidis dividi ĝin en 3 partoj por faciligi aŭdadon kaj elŝutadon al tiuj niaj geaŭskultantoj kiuj ne havas rapidan aliron al Interreto aŭ ĝi estas tro kosta.

Jen la prelego. Profitu ĝin.

ILEI-seminario 2010 - Prelego de Julián Hernández Angulo

Friday, September 17th, 2010

Ni daŭras nun disponigante al vi la registraĵojn de la diversaj prelegoj okazintaj dum la ILEI-seminario aranĝita en la urbo Matanzas, Kubo.

Ĥodiaŭ vi aŭskultos la prelegon de Julián Hernández Angulo [Ĥuljan Ernandes Angulo].

Profitu ĝin.

ILEI-seminario 2010 - Prelego de Héctor Jiménez

Monday, September 13th, 2010

Dum ILEI-seminario en Matanzas, Kubo, okazis diversaj prelegoj.

Kvankam la kondiĉoj por sonregistrado ne estis bona kaj la rezulto estas malpli bona sondosiero ol tio, kion ni dezirus, tamen la enhavo restas interesa, ĉefe por tiuj, kiuj interesiĝas pri instruado de lingvoj ĝenerale kaj instruado de Esperanto specife.

Pro tio ni prezentas hodiaŭ la unuan parton de niaj registraĵoj de la diversaj prelegoj okazintaj dum la seminario de ILEI. Hodiaŭ vi aŭdos duonhoran prelegon de Héctor Jiménez [Ektor Ĥimenes], kaj en venontaj numeroj vi havos eblecon aŭskulti la ceterajn registritajn prelegojn.

UK 2010 - Proksimigo de kulturoj (prelego)

Saturday, August 14th, 2010

Ĉifoje ni povos aŭskulti diversajn prelegantojn pri ĉi tiu temo, inter ili al S-ro Tomkin kaj S-ro Vergara.

Ĝuu ĝin.

UK 2010 - Tago de la Lernejo (4a parto)

Sunday, August 8th, 2010

En ĉi tiu lasta parto de la Tago de la Lernejo vi aŭdos:

  • Brilaj projektoj britaj. Prelegas de D-ro Geoffrey Greatrex, estrarano de EAB, nome de Angela Tellier, kunordiganto de la projekto Lingvolanĉilo kaj Komenio.
  • Prelego de Jennifer Bishop, direktoro de edukado por Aŭstralia Esperanto-Asocio, pri la projekto de Peni Vos “Parolante al la tuta mondo”. (Bedaŭrinde pri ĉi tiu prelego ni havas nur la unuan parton).
  • La lasta sondosiero interesigos ĉefe al la partoprenantoj de la ILEI-seminario. Dum la UK, Radojica Petrovik enmanigas la atestilojn al la geseminarianoj. Do, vi povas rememorigi tiun momenton.

UK 2010 - Tago de la Lernejo (3a parto: Instruado)

Saturday, August 7th, 2010

Saluton, karaj geamikoj!

La sondosieroj, kiujn ni prezentas ĥodiaŭ estis registritaj dum la tria tago de la Tago de la Lernejo, kaj daŭrigas kun la dua serio de prelegoj, do ĉi tiuj ankaŭ koncernas al instruado. Aŭskultu kaj profitu ilin.

Jen la enhavo:

En la tria tago daŭras la dua serio de prelegoj (INSTRUADO):

  • Prelegas Gonzalo Collantes pri ¨Spertoj en la instruado de Esperanto en Brazilo kaj en Kubo¨
  • Prelegas Katalin Kovaĉ, redaktoro de edukado.net pri ¨Gravaj novaĵoj pri edukado.net¨
  • Prelegas Sylvain Lelarge, kunlaboranto de www.edukado.net, pri ¨Senseĝa  instruado¨

Katalin Kovacx dum prelego pri nova edukado-net

En la fotaĵo: Katalin Kovaĉ dum prelego pri nova edukado.net

 

UK 2010 - Tago de la Lernejo (2a parto: Instruado)

Thursday, August 5th, 2010

Ĥodiaŭ ni daŭrigas la disendadon de diversaj prelegoj okazintaj dum la Tago de la Lernejo, en la 95a UK.

Ĉi tiu dua serio de sondosieroj (5) enhavas prelegojn pri instruado,  kaj ni pensas ke ili utilos al ĉiuj esperantistoj ke nun volas instrui nian karan lingvon.

 

Morgaŭ ni donos al vi pliajn sondosierojn registritaj de Radio Aktiva dum la Tago de la Lernejo

 

Enhavo de la dua serio de prelegoj (INSTRUADO)

 

  • Prelegas Renato Corsetti prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio, pri ¨Plezure legi tekstojn en duagradaj kursoj kaj lerni!¨
  • Prelegas Josef Shemer, sekretario de Esperanto-Ligo en Israelo, pri ¨Programeroj por lecionoj por progresantoj¨ -
  • Prelegas Julian Hernandez Angulo, prezidanto de Kuba Esperanto-Asocio pri ¨Laŭŝtupaj ekzercoj por parolkapabligi lernantojn¨
  • Informas Amri Wandel pri sperto en NASK  (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto)
  • Prelegas Stano Marĉek, redaktoro de la revuo Esperanto kaj prezidanto de Slovaka Esperanto-Federacio, pri ¨La retmetoda instruado kaj metodikaj helpoj¨

Ĝuu ilin!

Fotaĵoj: Supre - Renato Corsetti
Malsupre - Julián Hernández Angulo

Renato Corsetti dum la Tago de la Lernejo

Julian Hernandez Angulo prelegas pri Lauxsxtupaj ekzercoj por parolkapabligi lernantojn

UK 2010 - Tago de la Lernejo (1a parto: Ludoj)

Thursday, August 5th, 2010

Multaj geesperantistoj instruas Esperanton, kvankam ili mem ne estas profesie instruistoj.
Dum UK, la Tago de la Lernejo estas bonega oportuneco por tiuj kiuj instruas Esperanton, ĉar tie oni povas lerni pri instruaj metodoj kaj didaktiko.

Tial, tuj post la sondosieroj pri la Malferma Tago, Radio Aktiva komencas doni al vi materialojn pri tiu Tago de la Lernejo.

En ĉi tiu unua parto vi trovos:

Enkonduko

  • Saluto de UEA Claude Nourmond, observanto de UEA ĉe ILEI.
  • Saluto de Julian Hernandez Angulo nome de la kuba Sekcio de ILEI.

Unua serio de prelegoj (LUDOJ)

  • Prelegas Steffan Mac Gill, prezidanto de ILEI pri ¨Ebloj de rol-ludado¨.
  • Prelegas Radojica Petrovik, estrarano de ILEI pri ¨Interkulturaj lingvaj ludoj¨. 
  • Prelegas Lo Jakomo, Prezidanto de Kulturdomo de Esperanto-kastelo Greziljono, pri ¨Kartludoj por instrui lingvan diversecon¨.

Ĉikaze kaj kvankam la registraj kondiĉoj ne estis la plej bonaj, la sonkvalito de ĉi tiuj sondosieroj estas multe pli bona ol tiuj de la malferma tago. Ni esperas ke ĉi tiuj registraĵoj utilos al vi.

Elŝutu aŭ rete aŭskultu la kvin sondosierojn de ĉi tiu unua parto (morgaŭ aperos pliaj!)

UK 2010 - Tago de la Lernejo: Pretigu vin!

Tuesday, August 3rd, 2010

Unu el la plej interesaj eventoj dum la lasta UK, ĉefe por tiuj kiuj instruas E-on sed ne estas profesie instruisto, estis la “Tago de la Lernejo”, kun multaj interesegaj kaj instruigaj prelegoj.

Radio Aktiva registris preskaŭ ĉiujn prelegojn de tiu evento kaj kun la koncernaj permesoj ekde morgaŭ disponigos ilin por via aŭskultado.

Atendu nur unu plian tagon.

Amike,
Daniel

UK 2010 - Malferma tago (4a parto el 4)

Monday, August 2nd, 2010

Ĉi tie vi aŭskultos koruson, la himnon “La Espero”, kaj vortojn oficialigante la malfermon de la 95a UK.

Ĝuu ĝin.