Archive for the ‘Plej Interesaj’ Category

Omaĝe al S-ro Rubens Barbieri, eks-sekretario de UES

Thursday, February 2nd, 2012

S-ro Barbieri legas la ricevitan atestilon

S-ro Rubens Barbieri estis la lasta membro de la estraro de U.E.S. de la jaroj 1950-aj, kiu ankoraŭ vivis kaj partoprenadis la agadojn de nia societo. Li forpasis antaŭ proksimume du monatoj.

En la jaro 1954, kiam unuafoje UNESKO agnoskis Esperanton dum sesio en Montevideo, S-ro Barbieri estis sekretario de la Urugvaja Esperanto Societo, kaj nerekte influis la okazigon de la fama UNESKO-a deklaro, kiu fakte preskaŭ ne okazis.

Paralele al la sesio de UNESKO, U.E.S. kun apogo de U.E.A. okazigis la unuan Internacian Ekspozicion de Esperanto, en ejo je kelkaj centoj de metroj el la Leĝa Palaco, kie okazis la UNESKO-aj sesioj.

Omaĝe al S-ro Rubens Barbieri, Radio Aktiva disponigas ĉi tie denove la intervjuon farita de ni al S-ro Barbieri koncerne al ĉi tiuj du jam menciitaj okazintaĵoj: La 1ª Internacia Ekspozicio de Esperanto kaj la 1ª deklaro de UNESKO favore al Esperanto, kie li rakontis pri la cirkonstancoj ĉirkaŭ ĉi tiu preskaŭ neokazinta deklaro.

Edzino de S-ro Barbieri legas la atestilonMembroj de UES kaj gelernantoj akompanas Sro. Barbieri kaj edzino dum samenhofa tago en sidejo de U.E.S.Dum zamenhofa tagoS-ro Barbieri ricevas atestilon de UES kiel agnoskon al sia daŭra laboro.

Sube vi povos elŝuti aŭ rekte aŭdi 3 sondosierojn: la unua kaj la dua estas la 14a podkasto, kun la intervjuo en Esperanto, iom da muziko inter la diversaj partoj de la intervjuo, kaj kelkaj partoj en la hispana kun traduko al Esperanto. (La unua estas pli peza kaj pli bonkvalita ol la dua). La 3a sondosiero enhavas nur la intervjuon (sen muziko) kaj en dulingva versio (esperanto-hispana), tiel kiel ĝi estis farita.

(FOTOJ: Supra: S-ro Barbieri legas atestilon donita de UES kiel agnosko al sia daŭra laboro por Eo; Aliaj 4 fotoj - Supre maldekstra: Edzino de S-ro Barbieri legas la atestilon; Supre dekstra kaj malsupre maldekstra: Membroj de UES, gelernantoj kaj geamikoj akompanas S-ro Barbieri dum zamenhofa tago kaj jarfina festo (2008-a jaro) en sidejo de UES; Malsupre dekstra: S-ro Barbieri ricevas la atestilon)

 

Retejo de Radio Aktiva ricevis atakon

Wednesday, December 28th, 2011

Nia retejo ricevis atakon, kiu malpermesis aliron al ĝi per la ĉefpaĝo, kvankam oni povis iri rekte al iu ajn paĝo. Krome, la podkastoj estis forigitaj, do videblas la teksto kaj plimulto de la blogaĵoj kaj ankaŭ la vidpodkastoj, sed ne aŭdeblis aŭ elŝuteblis la son-podkastoj.

Ni jam restarigis la retejon kaj nun ekkomencis la alŝutadon de nia arĥivo de podkastoj, tamen tiu tasko daŭros dum kelkaj tagoj.

Dume, ni pardonpetas pro la ĝeno kaj  informas ke iom post iom denove estos disponeblaj ĉiuj podkastoj.

Dankon pro la atendo.

Podkasto # 31 - Denove rakontoj!

Tuesday, November 29th, 2011

[caption id=”attachment_712″ align=”alignright” width=”150″ caption=”Simbolo Esperanto-125″]Simbolo Esperanto 125[/caption]

Saluton geamikoj:

Ni alvenas hodiaŭ kiel ĉiam, kun multe  da informaĵo, muziko kaj komentoj. Krome ni aldonas novan eron en tiu ĉi podkaston. Ero kiu estis jam tradicia en nia radio, la rakontoj.

Vi trovos ĉe ni:

*.- Movada novaĵejo.

*.- Vinilkosmo prezentas sian novan KD-on Kajto duope.

*.- Rakonto: “Tre moderna fabelo” verkita de F. Szilagyi

*.- Primovada spaco.

*.- Bona esperanta Muziko.

*.- Kaj aldone, ni disponigas por vi ereton de la prezentadon de la KD-on “Kajto Duope”okazinta en Kopenhage la 24an de julio, en la 96a UK.

Podkasto # 30 - Plena je informaĵoj!

Friday, November 4th, 2011

Saluton karaj amikoj de Radio Aktiva!

Ĉi tiu estas nia 30-a oficiala podkasto kaj tial (kaj ĉar estis multaj informaĵoj por kundividi) ni festos ĝin per pli longdaŭra numero.

Kion vi trovos ĉifoje?

[gallery link=”file”]

  • Raporto pri Itala Kongreso de Esperanto.
  • Raporto pri la Sat-kongreso.
  • Novaĵoj el Vinilkosmo.
  • Pup-ekspozicio en Japanio.
  • El la vivo de handikapuloj…
  • UEA en Unuiĝintaj Nacioj.
  • Kaj multa muziko por kundividi kun vi!

Ni dankas al Liba kaj Floreal Gabalda pro la fotaĵoj kaj kongresaj informoj.

 

Artfarita milinsula lago en Ĉinio

Monday, September 19th, 2011

Danke al nia kara amiko Li Jianhua (Blua Ĉielo) ni povas hodiaŭ prezenti al vi ĉi tiun interesegan filmon de ĈRTV, pri ĉi tiu milinsula lago en Ĉinio, kreita dum subakvigado de ebenaĵo por projekto de elektroproduktado.

Sed spektu kaj ĝuu.

Eĥoj de la 96-a UK # 1 - Kulturo kaj Komunikado

Wednesday, September 7th, 2011

[caption id=”" align=”alignleft” width=”168″ caption=”Logo 96-a UK en Kopenhago”]Logo 96-a UK en Kopenhago[/caption]

Sonia kune kun aliaj urugvajaj samideanoj vojaĝis al Kopenhago por partopreni la 96-an Universalan Kongreson.
Ni volis ke ili ĝuu la kongreson kaj ne plu, sed Sonia ne povis teni sin kaj alportis kelkajn sonregistraĵojn por kundividi kun vi, kaj jen unu el tiuj sonregistraĵojn: temas pri kulturaj valoroj kaj komunikado en internacia kunteksto, gvidita de Kristin tytgat.

En ĉi tiu 90-minuta prelego vi komprenos ke kiam oni parolas, la senco de la vortoj povas ne esti la sama por la parolanto ol por la aŭskultanto ĉar la kulturo kaj kutimoj de unu kaj la aliaj donas diversajn nuancojn al la signifo de la sama vorto. Do, interesega parolado de Kristin por ke vi aŭdu, pensu kaj lernu… kaj praktiku kiam vi parolos kun alilandaj samideanoj.

Por ke la dosiero estu malplipeza por elŝuti, ni dividis ĝin en 3 tridekminutaj partoj, elŝutebla sube. Kaj nur por enkonduki vin en la etoso, jen minuta peceto de la prelego kiel vidfilmeto:

 

Radioaktivaj Sonbildoj # 1 - “Crooners”

Tuesday, September 6th, 2011

[caption id=”attachment_614″ align=”alignright” width=”159″ caption=”Carlos Devizia”][/caption]

En nia 29a podkasto ni prezentis al vi la novan programeron de Radio Aktiva, realigita de nia argintina amiko Carlos Devizia: “Radioaktivaj Sonbildoj”.

Se vi ŝatis ĝin, vi nun havas la oportunecon ĝui la unuan kaj tutdaŭran numeron, kies titolo estas “Crooners”. Crooners estas angla vorto kiu signifas ion similan al trovadoro, sed en la unuaj tempoj oni uzis ĝin kiel malrespekta adjektivo, kio iom post iom ŝanĝis… Sed Carlos mem parolos al vi pri tio kaj aŭdigos vin diversajn erojn de diversaj “crooners”, kaj certe vi konas kelkajn.

Ni profitas por danki al Carlos Devizia pro lia dediĉo kaj kontribuo al riĉeco de enhavo de nia radio.

Daniel

 

Podkasto # 29 - Radio Aktiva denove aktiva!!!

Tuesday, September 6th, 2011

Post 8 monatoj, solviĝis la problemoj kaj ni povas esti denove kune je vi.

No ĝojas pro tio kaj esperas ke ankaŭ vi feliĉos pro la reveno kaj ĝuos ĉi tiun unuan podkasto post nia longa silentado.

En ĉi tiu numero vi trovos krom salutvortojn de Sonia kaj miaj, prezenton de nova pomonata programo “Radioaktivaj Sonbildoj”, novaĵojn koncernaj al nia movado -ĉefe pri la venonta UK-, kaj aŭskultos muzikaĵojn de Alejandro Cossavella kaj el la KD Hiphopa Kompilo.

Radioaktivaj Sonbildoj estas nova programo kreita de Carlos Devizia por Radio Aktiva. Ĉiunumere ĝi temos pri io koncerne al muziko, sed diversmaniere: kelkfoje temos pri muzikstilo, aliafoje temos pri muzikinstrumento, aŭ pri muzikstilo… aŭ kiu scias pri kiu alia trajto de la muzko.
Ĉi tiu prezenta numero estos mallonga kaj aperas ene de nia “oficiala” duonhora podkasto, sed ekde la venonta ĝi havos propran spacon kaj prezentiĝos po ununumero ĉiumonate.

Kiel ĉiam, aŭ eĉ pli ol ĉiam ni atendas viajn komentariojn.

Sonia kaj Daniel

 

El Popola Ĉinio - Unua vidraporto!!!

Tuesday, October 5th, 2010

El Popola Ĉinio - Logo

Danke al nia amiko Li Jianhua (Bluaĉielo), Radio Aktiva povas disponigi al vi la unuan vidraporton de El Popola Ĉinio.

Ni invitas vin ĝui ĉi tiun tre El Popola Ĉinio - Parolistino Elenaprofesie faritan vidraporton, kiu nenion devas envii al vidraportoj de internaciaj (alilingvaj) novaĵprogramoj.

El Popola Ĉinio planas daŭrigi ĉi tiajn vidraportojn ĉiu semajnfine, kaj vi povos spekti kaj elŝuti ilin ĉi tie, en Radio Aktiva.

El Popola Ĉinio - Bildo el la enhavo El Popola Ĉinio - Bildo el la enhavo

Niajn gratulojn al la parolistino Elena, al la raporta teamo, kaj nia dankemon al nia amiko Bluaĉielo.

Amike, radieme kaj vid-eme,

Daniel

ILEI-seminario 2010 - Prelego de S. MacGill

Sunday, September 19th, 2010

La prelego de S. MacGill estas aŭskultebla kaj elŝutebla en 3 partoj, po duonhoro ĉiuparte, ĉar la tuta prelego daŭris proksimume 90 minutoj; do ni decidis dividi ĝin en 3 partoj por faciligi aŭdadon kaj elŝutadon al tiuj niaj geaŭskultantoj kiuj ne havas rapidan aliron al Interreto aŭ ĝi estas tro kosta.

Jen la prelego. Profitu ĝin.