Eĥoj de la 96-a UK # 1 - Kulturo kaj Komunikado
Wednesday, September 7th, 2011[caption id=”" align=”alignleft” width=”168″ caption=”Logo 96-a UK en Kopenhago”]
[/caption]
Sonia kune kun aliaj urugvajaj samideanoj vojaĝis al Kopenhago por partopreni la 96-an Universalan Kongreson.
Ni volis ke ili ĝuu la kongreson kaj ne plu, sed Sonia ne povis teni sin kaj alportis kelkajn sonregistraĵojn por kundividi kun vi, kaj jen unu el tiuj sonregistraĵojn: temas pri kulturaj valoroj kaj komunikado en internacia kunteksto, gvidita de Kristin tytgat.
En ĉi tiu 90-minuta prelego vi komprenos ke kiam oni parolas, la senco de la vortoj povas ne esti la sama por la parolanto ol por la aŭskultanto ĉar la kulturo kaj kutimoj de unu kaj la aliaj donas diversajn nuancojn al la signifo de la sama vorto. Do, interesega parolado de Kristin por ke vi aŭdu, pensu kaj lernu… kaj praktiku kiam vi parolos kun alilandaj samideanoj.
Por ke la dosiero estu malplipeza por elŝuti, ni dividis ĝin en 3 tridekminutaj partoj, elŝutebla sube. Kaj nur por enkonduki vin en la etoso, jen minuta peceto de la prelego kiel vidfilmeto:
Unuminuta filmeto pri la prelego Kulturaj Valoroj kaj Komunikado en Internacia Kunteksto [ 1:13 ] Play Now | Play in Popup | Download (261)
Kulturo kaj Komunikado Kristin Tytgat: parto 1 el 3 [ 32:43 ] Play Now | Play in Popup | Download (183)
Kulturo kaj Komunikado Kristin Tytgat: parto 2 el 3 [ 26:55 ] Play Now | Play in Popup | Download (107)
Kulturo kaj Komunikado Kristin Tytgat: parto 3 el 3 [ 30:04 ] Play Now | Play in Popup | Download (145)



profesie faritan vidraporton, kiu nenion devas envii al vidraportoj de internaciaj (alilingvaj) novaĵprogramoj.






