Author Archive

Omaĝe al S-ro Rubens Barbieri, eks-sekretario de UES

Thursday, February 2nd, 2012

S-ro Barbieri legas la ricevitan atestilon

S-ro Rubens Barbieri estis la lasta membro de la estraro de U.E.S. de la jaroj 1950-aj, kiu ankoraŭ vivis kaj partoprenadis la agadojn de nia societo. Li forpasis antaŭ proksimume du monatoj.

En la jaro 1954, kiam unuafoje UNESKO agnoskis Esperanton dum sesio en Montevideo, S-ro Barbieri estis sekretario de la Urugvaja Esperanto Societo, kaj nerekte influis la okazigon de la fama UNESKO-a deklaro, kiu fakte preskaŭ ne okazis.

Paralele al la sesio de UNESKO, U.E.S. kun apogo de U.E.A. okazigis la unuan Internacian Ekspozicion de Esperanto, en ejo je kelkaj centoj de metroj el la Leĝa Palaco, kie okazis la UNESKO-aj sesioj.

Omaĝe al S-ro Rubens Barbieri, Radio Aktiva disponigas ĉi tie denove la intervjuon farita de ni al S-ro Barbieri koncerne al ĉi tiuj du jam menciitaj okazintaĵoj: La 1ª Internacia Ekspozicio de Esperanto kaj la 1ª deklaro de UNESKO favore al Esperanto, kie li rakontis pri la cirkonstancoj ĉirkaŭ ĉi tiu preskaŭ neokazinta deklaro.

Edzino de S-ro Barbieri legas la atestilonMembroj de UES kaj gelernantoj akompanas Sro. Barbieri kaj edzino dum samenhofa tago en sidejo de U.E.S.Dum zamenhofa tagoS-ro Barbieri ricevas atestilon de UES kiel agnoskon al sia daŭra laboro.

Sube vi povos elŝuti aŭ rekte aŭdi 3 sondosierojn: la unua kaj la dua estas la 14a podkasto, kun la intervjuo en Esperanto, iom da muziko inter la diversaj partoj de la intervjuo, kaj kelkaj partoj en la hispana kun traduko al Esperanto. (La unua estas pli peza kaj pli bonkvalita ol la dua). La 3a sondosiero enhavas nur la intervjuon (sen muziko) kaj en dulingva versio (esperanto-hispana), tiel kiel ĝi estis farita.

(FOTOJ: Supra: S-ro Barbieri legas atestilon donita de UES kiel agnosko al sia daŭra laboro por Eo; Aliaj 4 fotoj - Supre maldekstra: Edzino de S-ro Barbieri legas la atestilon; Supre dekstra kaj malsupre maldekstra: Membroj de UES, gelernantoj kaj geamikoj akompanas S-ro Barbieri dum zamenhofa tago kaj jarfina festo (2008-a jaro) en sidejo de UES; Malsupre dekstra: S-ro Barbieri ricevas la atestilon)

 

Retejo de Radio Aktiva ricevis atakon

Wednesday, December 28th, 2011

Nia retejo ricevis atakon, kiu malpermesis aliron al ĝi per la ĉefpaĝo, kvankam oni povis iri rekte al iu ajn paĝo. Krome, la podkastoj estis forigitaj, do videblas la teksto kaj plimulto de la blogaĵoj kaj ankaŭ la vidpodkastoj, sed ne aŭdeblis aŭ elŝuteblis la son-podkastoj.

Ni jam restarigis la retejon kaj nun ekkomencis la alŝutadon de nia arĥivo de podkastoj, tamen tiu tasko daŭros dum kelkaj tagoj.

Dume, ni pardonpetas pro la ĝeno kaj  informas ke iom post iom denove estos disponeblaj ĉiuj podkastoj.

Dankon pro la atendo.

Monda Muziko # 27 - Nederlando

Thursday, December 8th, 2011

Nederlando-Amsterdamo

Epizodo numero 27 enhavas:

  • Geografia materialo pri Nederlando.
  • Akordo: Bim-bom sonas en ĉiel.
  • Historio de la grupo Akordo
  • Akordo: Paca nokto.

Rilate:

Nederlando Esperanto movado: http://eo.wikipedia.org/wiki/Nederlando:Esperanto-movado

Akordo Paĝo: http://www.tekstoj.nl/akordo

Akordo MP3: www.musicexpress.com.br/akordo_eo

Podkasto # 30 - Plena je informaĵoj!

Friday, November 4th, 2011

Saluton karaj amikoj de Radio Aktiva!

Ĉi tiu estas nia 30-a oficiala podkasto kaj tial (kaj ĉar estis multaj informaĵoj por kundividi) ni festos ĝin per pli longdaŭra numero.

Kion vi trovos ĉifoje?

[gallery link=”file”]

  • Raporto pri Itala Kongreso de Esperanto.
  • Raporto pri la Sat-kongreso.
  • Novaĵoj el Vinilkosmo.
  • Pup-ekspozicio en Japanio.
  • El la vivo de handikapuloj…
  • UEA en Unuiĝintaj Nacioj.
  • Kaj multa muziko por kundividi kun vi!

Ni dankas al Liba kaj Floreal Gabalda pro la fotaĵoj kaj kongresaj informoj.

 

Radioaktivaj Sonbildoj # 5 - Gamelano

Sunday, October 23rd, 2011

Gamelano estas ensamblo el Azio, kun origino de antaux multaj jarcentoj, kaj Carlos Devizia prezentas ĝin al vi en ĉi tiu 5a numero de Radioaktivaj Sonbildoj.

Ni esperas ke vi ĝuos ĝin.

Radioaktivaj Sonbildoj # 4 - Ĥoroj

Saturday, October 22nd, 2011

La muzikinstrumento pri kiu Carlos parolos hodiaŭ al ni estas tre speciala: la voĉo. Kaj por gustumi voĉan muzikon nenio estas pli bone ol aŭskulti ĥorojn.

Do, jen ili. Aŭskultu.

 

Domaĝega Okazintaĵo: Bruliĝis Vinilkosmo!

Tuesday, September 20th, 2011

Per informoj de Ret-Info ni eksciis ke dum la nokto de la 18-a al la 19-a de septembro fajro kaptis la ejon de Vinilkosmo, kun rezulto de grandegaj perdoj.

Jen niaj vortoj por ĉi tiuj malgajaj momentoj.

 

Artfarita milinsula lago en Ĉinio

Monday, September 19th, 2011

Danke al nia kara amiko Li Jianhua (Blua Ĉielo) ni povas hodiaŭ prezenti al vi ĉi tiun interesegan filmon de ĈRTV, pri ĉi tiu milinsula lago en Ĉinio, kreita dum subakvigado de ebenaĵo por projekto de elektroproduktado.

Sed spektu kaj ĝuu.

Radioaktivaj Sonbildoj # 3 - Okbita Muziko

Saturday, September 10th, 2011

Saluton!

Hodiaŭ Carlos prezentas al ni muzikaĵojn faritaj per malnovaj komputiloj.

Ĉu vi memoras aŭ konis la unuajn hejmajn komputilojn, kiel Commodore 64, Amiga; Spectrum aŭ TK 90? Se jes, vi devas memori la muzikaĵojn de la ludoj por tiuj maŝinoj, ĉu ne? Nu, Carlos rakontas al ni ke ankoraŭ nun estas homoj, kiuj uzas tiajn komputilojn por krei siajn muzikaĵojn. Kaj estas homoj kiuj uzas komputilojn kune kun ordinaraj muzikaj instrumentoj por krei muzikon. Sed nu, ne legu min, aŭdu ĉi tiun numeron de Radioaktivaj Sonbildoj, kiu klarigas multe pli ol mi.
Bonan aŭskultadon

Eĥoj de la 96-a UK # 1 - Kulturo kaj Komunikado

Wednesday, September 7th, 2011

[caption id=”" align=”alignleft” width=”168″ caption=”Logo 96-a UK en Kopenhago”]Logo 96-a UK en Kopenhago[/caption]

Sonia kune kun aliaj urugvajaj samideanoj vojaĝis al Kopenhago por partopreni la 96-an Universalan Kongreson.
Ni volis ke ili ĝuu la kongreson kaj ne plu, sed Sonia ne povis teni sin kaj alportis kelkajn sonregistraĵojn por kundividi kun vi, kaj jen unu el tiuj sonregistraĵojn: temas pri kulturaj valoroj kaj komunikado en internacia kunteksto, gvidita de Kristin tytgat.

En ĉi tiu 90-minuta prelego vi komprenos ke kiam oni parolas, la senco de la vortoj povas ne esti la sama por la parolanto ol por la aŭskultanto ĉar la kulturo kaj kutimoj de unu kaj la aliaj donas diversajn nuancojn al la signifo de la sama vorto. Do, interesega parolado de Kristin por ke vi aŭdu, pensu kaj lernu… kaj praktiku kiam vi parolos kun alilandaj samideanoj.

Por ke la dosiero estu malplipeza por elŝuti, ni dividis ĝin en 3 tridekminutaj partoj, elŝutebla sube. Kaj nur por enkonduki vin en la etoso, jen minuta peceto de la prelego kiel vidfilmeto: