Retejo de Radio Aktiva ricevis atakon
Nia retejo ricevis atakon, kiu malpermesis aliron al ĝi per la ĉefpaĝo, kvankam oni povis iri rekte al iu ajn paĝo. Krome, la podkastoj estis forigitaj, do videblas la teksto kaj plimulto de la blogaĵoj kaj ankaŭ la vidpodkastoj, sed ne aŭdeblis aŭ elŝuteblis la son-podkastoj.
Ni jam restarigis la retejon kaj nun ekkomencis la alŝutadon de nia arĥivo de podkastoj, tamen tiu tasko daŭros dum kelkaj tagoj.
Dume, ni pardonpetas pro la ĝeno kaj informas ke iom post iom denove estos disponeblaj ĉiuj podkastoj.
Dankon pro la atendo.
January 8th, 2012 at 2:31:08
Multan atenton ricevis la projekto WikiTrans, kiu jam maŝine tradukis en esperanton