Cxifoje la enhavo estas tre abunda kaj varia. Interalie vi trovos:
- La plej granda teleskopo
- Drexler kaj Boca faros operon
- Situacio de la angla lingvo tra la mondo
- Laux popolnombrado en Kubo oni trovas 1500 cent-jarulojn!
- “Larmoj fluadas”
- Virtuala vizito al Marso
- Malsamaj inteligentecoj
- Informajxo pri Bona Espero
- Vama aprilo
- Plena verkaro de Zamenhof
- Informo pri la urugvaja movado
Suficxe, cxu ne?
Tamen ne. Pretigu vin cxar Radio Aktiva pretigxas por informi vin cxiutage rekte el la Universala Kongreso en Kubo. Baldaux ni informos plu.




























Related Articles
2 users responded in this post
Saluton, karaj geamikoj! Mi kun granda ĝojo ekscias ke vi elsendas al la mondo podkastojn en esperanto, nomiĝas ĉio ĉi: RADIO AKTIVA. Mi gratulas vian sukceson kaj eĉ envias al via aktiveco! Mi kun plezuro kaj laŭ eblecoj penos elŝuti viajn podkastojn por aŭskultado kaj analizo. Mi mem revas iam entrepreni eldoni podkastojn en esperanto pri Baŝkirio kaj pri diversaj problemoj en nia lando. Ankaŭ mi revas iam aktive ekkunlabori kun vi kulture por varbi al viaj podkastoj estontajn esperantistojn el Salavat (mia nuna loĝurbo). Mi antaŭ nelonge eklaboris kiel elektristo en la loka uzino “Salavatneftemaŝ”, kiu produktas iujn cisternojn kaj aliajn ferajn produktojn kaj aparatojn por la naft-industrio. Ĝuste en tiu ĉi uzino mi planas organizi klubon de amikeco kun Latina Ameriko, en kiu oni okupiĝus pri lingvoj: la hispana kaj esperanto, ankaŭ pri la kulturoj de la Latina Ameriko. Mi esperas ke per via helpo mi povos sukcese varbi al aktiva agado por kaj per esperanto kelkajn miajn sam-uzinanojn. Ĝis la sekvaj mesaĝoj! Sanu kaj sukcesu!
Dankon pro viaj vortoj, Gatur.
Vi scias ke, kvankam Radio Aktiva estas en Urugvajo, la radio estas malfermita al cxiuj esperantistoj, do vi ne dubu uzi gxin kiam vi volos. Vi povas sendi al ni tekstajn mesagxojn sed ankaux sondosierojn, kaj tiamaniere vi povas raporti propravocxe pri kiu ajn temo. Ni ricevas la sondosierojn, prilaboras ilin kaj disauxdigas ilin en niaj podkastoj. Do, sentu vin libera sendi al ni kiun ajn informajxojn vi volos diskonigi pere de Radio Aktiva.
Amike,
Daniel
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments