Podkasto #20 - Novjara speciala numero!
Cxi tiu podkasto je la limo inter la 2009-a kaj la 2010-a jaroj estas cxefe dedicxita al ateliero okazinta la 19a kaj 20a de decembro 2009 en Bonaero, Argentino. Tie, Atilio Orellanas gvidis seminarion por geinstruistoj pri instruado de lingvoj per rektaj metodoj, cxefcelitan al Esperanto.
Okaze de tiu ateliero, kiun ni partoprenis, ni profitis la okazos por realigi diversajn intervjuojn, kiuj estas auxskulteblaj en cxi tiu podkasto, akompanata kiel cxiam de bonega esperanta muziko.
Ankaux informojn kaj novajxojn pri la esperanta movado vi trovos en cxi tiu 20a podkasto de Radio Aktiva.
Gxuu la auxskultadon.
Podkasto #20 - Novjara speciala numero (altkvalita versio) [ 1:16:06 ] Play Now | Play in Popup | Download (1049)
Podkasto #20 - Novjara speciala numero (malaltkvalita versio) [ 1:16:06 ] Play Now | Play in Popup | Download (244)
January 9th, 2010 at 18:54:13
Gratulegon por via ŝatata prezentado en Radio Aktiva! Mi deziras al vi ĉiuj. Prosperan Jaron 2010, sane kaj pace!
Salutas vin
Elma el Rio de Janeiro.
January 11th, 2010 at 11:21:55
Dankon, Elma!
Ankaux por vi la plej bonajn dezirojn por cxi tiu 2010-a jaro! …kaj dauxru auxskultante Radio-n Aktiva-n
Plej amike,
Daniel
January 12th, 2010 at 12:16:31
Saluton,
Mi unuafoje auxdas viajn podkastojn kaj mi tre sxatis. Mi profitis por montri ilin al mia gastino por interesigi sxin pri Esperanto… la rezulto estis kuragxiga
Gratulon al vi por via valora laboro!
Amike,
Karlo
January 12th, 2010 at 20:26:30
Saluton, Karlo!
Dankon por respondi nin kaj cxefe por diskonigi nian radion. Se vi sxatis la podkaston, en la retejo vi havas la eblecon elsxuti ankaux malantauxajn numerojn, cxu de la “oficiala” podkasto cxu de specialaj numeroj kiel “La Roko” aux prelegoj kaj intervjuoj registritaj dum diversaj okazintajxoj.
Dankon denove, dauxrigu la auxskultadon, kaj memoru ke cxiam la pordoj estas malfermitaj por viaj komentarioj, opinioj kaj sugestoj.
Amike,
Daniel