UK 2010 - Tago de la Lernejo (1a parto: Ludoj)

Multaj geesperantistoj instruas Esperanton, kvankam ili mem ne estas profesie instruistoj.
Dum UK, la Tago de la Lernejo estas bonega oportuneco por tiuj kiuj instruas Esperanton, ĉar tie oni povas lerni pri instruaj metodoj kaj didaktiko.

Tial, tuj post la sondosieroj pri la Malferma Tago, Radio Aktiva komencas doni al vi materialojn pri tiu Tago de la Lernejo.

En ĉi tiu unua parto vi trovos:

Enkonduko

  • Saluto de UEA Claude Nourmond, observanto de UEA ĉe ILEI.
  • Saluto de Julian Hernandez Angulo nome de la kuba Sekcio de ILEI.

Unua serio de prelegoj (LUDOJ)

  • Prelegas Steffan Mac Gill, prezidanto de ILEI pri ¨Ebloj de rol-ludado¨.
  • Prelegas Radojica Petrovik, estrarano de ILEI pri ¨Interkulturaj lingvaj ludoj¨. 
  • Prelegas Lo Jakomo, Prezidanto de Kulturdomo de Esperanto-kastelo Greziljono, pri ¨Kartludoj por instrui lingvan diversecon¨.

Ĉikaze kaj kvankam la registraj kondiĉoj ne estis la plej bonaj, la sonkvalito de ĉi tiuj sondosieroj estas multe pli bona ol tiuj de la malferma tago. Ni esperas ke ĉi tiuj registraĵoj utilos al vi.

Elŝutu aŭ rete aŭskultu la kvin sondosierojn de ĉi tiu unua parto (morgaŭ aperos pliaj!)

Leave a Reply