UK 2010 - Malferma tago (1a parto el 4)

 

 

Ĉi tie vi aŭskultos registraĵon de la salutparoloj de ĉeestintoj dum la 95a UK okazinta en Kubo.

Ĉar la registraĵo ne estis farita rekte el la mikrofono de la parolintoj sed simple en la ĉambro inter la aliaj partoprenintoj,  la voĉoj ne aŭdiĝas tiel bone kiel ni ŝatus, tamen estas kompreneblaj.

Ĉi tiu estas la unua parto el kvar, kiuj kunmetas la tuta registraĵo. Morgaŭ kaj dum sekvontaj tagoj vi trovos la ceterajn partojn de ĉi tiu registraĵo pri la malferma tago, sed ankaŭ multe pli da materialo. Verŝajne la Tago de Lernejo estis unu el la plej interesaj, kaj vi havos la eblecon aŭskulti la diversajn prelegojn okazintaj tiurilate.
La komentariojn de Sonia, Ana M. kaj Ana R. pri iliaj spertoj dum ĉi tiu UK vi ankaŭ povos aŭskulti.

Vizitu ĉitage Radio-n Aktiva-n por elŝuti aŭ rekte aŭdi ĉion, kio Radio Aktiva alportis por vi el la kuba UK.

Amike,
Daniel

La seminarianoj kaj kongresanoj kune

Fotaĵo: Seminarianoj kaj kongresanoj kune.

Leave a Reply