UK 2010 - Malferma tago (2a parto el 4)
Saturday, July 31st, 2010Jen la dua parto de la registraĵoj pri la malferma tago: Deklamacio de poezio de Zamenhof, prezentado de eminentuloj kaj alia.
Ĝuu ĝin.
Jen la dua parto de la registraĵoj pri la malferma tago: Deklamacio de poezio de Zamenhof, prezentado de eminentuloj kaj alia.
Ĝuu ĝin.
Ĉi tie vi aŭskultos registraĵon de la salutparoloj de ĉeestintoj dum la 95a UK okazinta en Kubo.
Ĉar la registraĵo ne estis farita rekte el la mikrofono de la parolintoj sed simple en la ĉambro inter la aliaj partoprenintoj, la voĉoj ne aŭdiĝas tiel bone kiel ni ŝatus, tamen estas kompreneblaj.
Ĉi tiu estas la unua parto el kvar, kiuj kunmetas la tuta registraĵo. Morgaŭ kaj dum sekvontaj tagoj vi trovos la ceterajn partojn de ĉi tiu registraĵo pri la malferma tago, sed ankaŭ multe pli da materialo. Verŝajne la Tago de Lernejo estis unu el la plej interesaj, kaj vi havos la eblecon aŭskulti la diversajn prelegojn okazintaj tiurilate.
La komentariojn de Sonia, Ana M. kaj Ana R. pri iliaj spertoj dum ĉi tiu UK vi ankaŭ povos aŭskulti.
Vizitu ĉitage Radio-n Aktiva-n por elŝuti aŭ rekte aŭdi ĉion, kio Radio Aktiva alportis por vi el la kuba UK.
Amike,
Daniel
Fotaĵo: Seminarianoj kaj kongresanoj kune.
Jam revenis Sonia R., Ana M. kaj Ana R. el Kubo, sed dum ni pretigas la registritajn materialojn por disponigi por elŝutado, ni donas al vi nian 28an podkaston.
Sed ne malesperu, aŭskultu ĝin tujtuje, ĉar morgaŭ vi jam devos pretiĝi por elŝuti la unuajn podkastojn pri la 95a UK en Kubo.
Podkasto #28 - Jam mankas malmulte... (alta kvalito) [ 33:39 ] Play Now | Play in Popup | Download (410)
Podkasto #28 - Jam mankas malmulte... (malalta kvalito) [ 33:39 ] Play Now | Play in Popup | Download (51)Oni informis nin ke malgraŭ la helpo donita de Martiza Gutiérrez kaj LKK-anoj, retkonekto ankoraŭ estas problemo.
Teĥnikisto solvis problemon pri sendrata konekto en komputilo de Sonia, kaj ŝi provis sendi la materialojn per sendrata konekto el hotelo, sed ĝi interrompiĝas antaŭ la fino de sendado. Do, ni atendos la reveno de Sonia R., Ana R. kaj Ana M. por akiri la registritajn informojn kaj prelegojn kaj disponigi ilin al vi por elŝutado.
Ni dankas vin pro via pacienco.
Amike,
Daniel
Mikso de teknikaj problemoj en la portebla komputilo de Sonia, kiu rifuzas (la komputilo) konektiĝi al la sendrata retkonekto, kaj la manko de kodiĉoj en la kongresejo por konektiĝi drate (oni devas atendi en vico por uzi kiel eble plej rapide iun el la tieaj disponeblaj komputiloj en loko tre brua), malebligas al niaj radioaktivanoj sendi materialojn al ni por dissendi pere de nia radio.
Ni atendas pli bona okazo aŭ solvo de la konektoproblemo, por ke Sonia povu sendi al mi la jam kolektitan materialon.
Ĝis nun, ni nur scias ke Sonia jam havas materialon pri la malferma tago kaj pri tre interesa prelego, kiun ĝi registris por vi.
Do, ni simple devas atendi. Mi bedaŭras ke la aferoj ne okazis kiel ni planis…
Sincere,
Daniel
Se vi ne povis vojaĝi al Kubo, ne zorgu. Vi havos la eblecon scii ĉion, kio okazas en la ILEI-seminario (http://mx.groups.yahoo.com/group/Amik_ema/message/3229) kaj UK, ĉar Sonia jam vojaĝis al Kubo kaj registras por vi la okazintaĵojn de ambaŭ eventoj.
Atendu nur iomete pli, jam aperos ĉi tie la informojn kaj novaĵojn.
Amike,
Daniel
Cxifoje la enhavo estas tre abunda kaj varia. Interalie vi trovos:
Suficxe, cxu ne?
Tamen ne. Pretigu vin cxar Radio Aktiva pretigxas por informi vin cxiutage rekte el la Universala Kongreso en Kubo. Baldaux ni informos plu.