Archive for May, 2010

Monda Muziko #25 - Okcitanio

Saturday, May 15th, 2010

Ni daŭras disaŭdigante la podkastojn de Mauricio Barbosa, Monda Muziko, kiu el Brazilo pretigas por vi ĉi tiujn podkastojn plenaj je informoj pri la plej diversaj muzikoj el la tuta mondo.

Jen la enhavo de ĉi tiu  25a numero de Monda Muziko:

Okcitanio - Flago

Okcitanio: lando de la poezio.

Okcitanio estas teritorio ene de Francujo. La podkasto enhavas:

  • Historio de Okcitanio.
  • Okcitana lingvo.
  • Andre Dassary: Se canto (Okcitana)
  • La Fuga: Nunca Mais (En galega lingvo)

Rilate:

Okcitana lingvo en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Okcitana_lingvo

EsperantÒC - Okcitana Esperanto-Asocio: http://dapfy.homepage.t-online.de/EsperantOC/

Podkasta paĝo: http://podkastoj.radioaktiva.uyserv.com/

 

Podkasto #25 - Aktualaj informoj el la mondo

Friday, May 7th, 2010

En ĉi tiu podkasto vi trovos:

1 ) Salutvortoj, kun fona muziko “Verva Virino” de Tone.
2 ) Informo: Klonado de kaĉemiraj kaprinoj. Legis: Lelia.
3 ) Muzikaĵo “Rezista Festo” de Argenta Nubo.
4 ) Brazilo: Konstruo de hidroelektra centralo en Amazonio; indeĝenoj kontraŭstaras. Legas: Ana R.
5 ) “Printempas”, de la ĥoruso Akordo.
6 ) Meksiko je unu jaro de la grip-pandemio. Legas: Álvaro.
7 ) Kantaĵo “Pli bonas”, kantas Miĥail Povorin kaj Nataŝa Gerlaĥ.
8 ) Intervjuo al Ana Martínez fare de Sonia R., pri ekkomenco de kurso de Esperanto por infanoj en urugvaja urbo Tarariras.
9 ) Thierry Faverial kantas “La kondomoj de l’ timema Tom”.
10 ) Komputikaj piratoj. Legas: Lelia.
11 ) “La geamantoj sur la verda benk’”, kantas Jacques Yvart.
12 ) Submara serĉo de maloftaj metaloj en Japanio; legita de Ana M.
13 ) “Ĉu vi pretas?”, kantaĵo de Dolchamar.
14 ) Sekecoj en Ĉinio; legas: Lelia.
15 ) Fermo de la podkasto kun funa muziko “Grava”, de Esperanto Desperado.

La Fotaĵoj:

- Supre: Ana M. kun kelkaj gelernantoj de la e-kurso en Tarariras-urbo.

- Sube, maldekstre: La geparolistoj de ĉi tiu podkasto (Lelia ne aperas en ĉi tiu fotaĵo).

- Sube, dekstre: Sonia R. intervjuas al Ana M.

Kiel ĉiam, ni atendas viajn komentariojn.

Ĝis la venonta!!!

Klaso de Ana M. 1Klaso de Ana M. 2Intervjuo al Ana MartínezGeparolistoj de la 25a podkasto