Archive for April, 2010

Podkasto #24 - Plenplena numero!

Sunday, April 25th, 2010

 

Ĉi tiu 24a podkasto de Radio Aktiva venas plenplena de informoj el la scienco kaj teĥniko!

Intervjuo al Miguel - 1

La gelernantoj de U.E.S. multe laboris ĉisemajne kaj plenigis 50 minutojn da informoj kaj muziko por vi.

Krome, ni ricevis viziton de brazila esperantisto, kion ni profitis por kundividi kun pere de intervjuo.

Do aŭdu kaj ĝuu!

Daniel.

ENHAVO de la 24a podkasto:

  1. Salutvortoj.
  2. “Naskiĝis por ludi”, muzikaĵo de Carlos Devizia
  3. Manĝado kaj Alzheimer malsano - Informo legita de Sonia R.
  4. Aktivigo de la A.D.N.  - Legita de Ana M.Intervjuo al Miguel - 2
  5. Muziko: “Kio Ajn”, de Persone.
  6. Intervjuo al Miguel, brazila esperantisto kiu vizitas Montevideon.
  7. “Por vi, por vi” - Muzikaĵo de Jack Le Puil.
  8. Molekulo kiu influas deprimon - Informo legita de Ana R.
  9. Muzikaĵo “Kalkanfingro” de la grupo Kaj Tiel Plu.
  10. Lanĉo de stud-satelito el Kazaĥio - Informo legita de Álvaro.
  11. Muzikaĵo de La Porkoj: “Kia nokto!”
  12. Sonia R. legas artikolon: “Sciu pri la graveco de akvo en organismo”.
  13. “Dormu milde”, kantaĵo de Kajto.
  14. Skizofrenio kaj gena mutacio - Legita de Ana R.
  15. Pli da muziko: “Savu la naturon” de La Rolls.
  16. Testudoj en Kostariko- Artikolo legita de Álvaro.
  17. Adiaŭaj vortoj.
  18. Ferma muziko: Aferoj por Gard, de Merlin.

LA FOTAĴOJ:Geparolistoj de la 24a podkasto

Supre, de maldekstre: Daniel (intervjuinto), Helios (lernanto), Sonia, Miguel (intervjuito).

Meze, de maldekstre: Daniel, Helios, Miguel, Ana R., Sonia R. Sidas, de maldekstre: Alberto, Eduardo, Elena.

Sube, de maldekstre, la geparolistoj de ĉi tiu podkasto: Sonia R., Ana R., Álvaro.

Podkasto #23 - Tria podkasto farita de gelernantoj

Saturday, April 17th, 2010

Gelernantoj dum registrado de podkasto por Radio AktivaPliajn novaĵoj, ĉefe el la scienca kaj teĥnologia mondoj, kaj multe da esperanta muziko atendas vin en ĉi tiu 3a podkasto pretigita de la gelernantoj de UES.

Ankoraŭ restas kelkaj teĥnikaj problemoj, sed vi ne perdu la enhavon.