Archive for March, 2010

Podkasto #22 - Dua programo pretigita de gelernantoj

Sunday, March 28th, 2010

Ĉi tiu estas la dua podkasto pretigita de la gelernantoj de la kurso de U.E.S.
Diversajn novaĵojn, eĉ pri esperanta muziko, vi trovos en ĉi tiu podkasto.

Pro teĥnikaj problemetoj -la sidejo ne donas tro bonajn teĥnikajn kondiĉojn por voĉregistrado- la sonkvalito de la sondosiero ne estas tro bona, ĉefe je la unua triono de la arĥivo; tamen la enhavo rezultas interesa, tial ni disponigas la tuton.

Kiel ĉiam ni atendas viajn komentariojn, kiu pli necesas en ĉi tiaj podkastoj, kiel kuraĝigiloj por niaj gelernantoj.

Amike,

Daniel

Podkasto #21 - El la sidejo de U.E.S.

Sunday, March 21st, 2010

Saluton, karaj geaŭskultantoj!

Ĉi 21-a numero de nia podkasto estas registrita en la sidejo de Urugvaja Esperanto-Societo, sed ne nur tio estas la novaĵo: ĉifoje kondukas nian programon Sonia kun la lernantoj de la urugvaja ĉeesta kurso. Ili kuraĝis preni la mikrofonon kaj paroli al ĉiuj vi.

La enhavo estas tre diversa, tio inkluzivas urugvajaj novaĵoj sed ankaŭ temoj tiel diversaj kiel psikologio, unueca perceptado kaj paroloj de Dasgupta pri Ivo Lapenna.

Kaj ĉifoje pli ol neniam ni atendas viajn komentariojn!!!

Po unu portebla komputilo al ĉiu infano en Urugvajo (vid-dokumento)

Wednesday, March 17th, 2010

Je la jaro 2009 en urugvajo ekkomencis la Plano “Ceibal”, konata en la angla kiel OLPC (One Laptop Per Child = Po unu portebla komputilo ĉiuinfane).

Por diskonigi la iniciaton enlande, la registraro pretigis vidfilmon.
Sonia Risso, de Urugvaja Esperanto Societo pretigis tradukon kaj voĉduobladon de la filmo al Esperanto kaj prezentis ĝin al respondeculoj pri la iniciato, kiu bonvenigis la laboron kaj invitis U.E.S. pludaŭrigi duobladon al Esperanto de venontaj materialoj pri la projekto.

Jen la 13-minuta dokumentfilmo, por rekte spekti aŭ elŝuti.

Kiel ĉiam, komentarios estas bonvenegaj.