Podkasto #19 - Radio Aktiva - Jam 3-jaraĝa

Saluton, karaj geamikoj!

Radio Aktiva jam atingis 3 jarojn da daŭra elsendado!

Hiphopa kompilo vol I

En ĉi tiu numero vi trovos novaĵojn el Vinilkosmo, informoj pri la libere elŝutebla KD HipHopa Kompilo Vol. I, novaĵoj pri la agado en Ĉeĥio kaj pri la centjariĝo de la ĉeĥa movado en Pardubice, multe da muziko kaj la rakonto “La Flutisto de Hameleno” por la plej etaj.

Kiel ĉiam, ni esperas ke vi ĝuu ĝin, kaj tre ŝatos ricevi viajn komentariojn, opiniojn kaj reagojn.

Ĝis!

2 Responses to “Podkasto #19 - Radio Aktiva - Jam 3-jaraĝa”

  1. Schneider Says:

    Jes, mi tre ŝatis la muzikon kaj la rakonton!

  2. admin Says:

    Dankon, Schneider!

    Mi esperas ke ankaux la venontaj podkastoj placxos al vi.

    Amike,
    Daniel

Leave a Reply