Podkasto #17 - Nova spaco en R.A. pri Burundio! (Intervjuo al Jérémie Sabiyumva)
Burundio havos propran spacon en la elsendo de Radio Aktiva!!!
Pri tiu novaĵo ni informos dum ĉi tiu 17a podkasto de Radio Aktiva.
Vi povos aŭskulti intervjuon al Jérémie Sabiyumva, aktiva esperantisto el Burundio, kiu respondos al ni pri la plej diversaj aferoj.
Simple, aŭskultu ĝin.
Enhavo de la 17ª podkasto:
- Saluton.
- Alvoko partopreni la projekton “Canto General”. Kantistoj, perkutilistoj kaj aliaj artistoj estas invitataj.
- Muzika intermezo pere de kantaĵo de Dolchamar, el la KD “Rebela Sono”.
- Intervjuo al Jérémie Sabiyumva, el Burundio: 1ª parto. La intervjuo prezentas la agadon de Jérémie, la movadon en lia lando kaj Afriko, kaj diversajn aliajn aferojn. Ĉi tiu intervjuo utilas ankaŭ kiel prezento de la nova spaco en Radio Aktiva, pri Burundio, kiu baldaŭ estos elŝutable el nia retejo.
- Muzika intermezo pere de kantaĵo de JoMo, el la KD “JoMo Slavumas”.
- Intervjuo al Jérémie Sabiyumva: 2ª parto.
- Muzika intermezo: Zhou Mack kaj La Feve.
- Intervjuo al Jérémie Sabiyumva: 3ª kaj lasta parto.
- Adiaŭo.
Podkasto #17 - Nova spaco pri Burundio en Radio Aktiva (128 kbps) [ 48:48 ] Play Now | Play in Popup | Download (1276)
Podkasto #17 - Nova spaco pri Burundio en Radio Aktiva (24 kbps) [ 48:49 ] Play Now | Play in Popup | Download (450)