Podkasto #16 - Finas somero en la sudo…
Post jarfino multaj homoj ferias en la sudo pro la alveno de somero.
La aktiveco malkreskas, kaj same okazis koncerne al Radio Aktiva, kiu disponigis multe malpli da materialo ol dum la antaŭaj monatoj. Ekzemple, ne aperis la februara oficiala podkasto de nia radio, kaj ne estis la spaco “Informoj el Pekino”; tamen daŭris la dissendado.
Sed somero preskaŭ finas jam (kvankam la varmo daŭras ankoraŭ), kaj ni komencas denove nian ordinaran vivon; kaj tial ni intencas ankaŭ eki la laboron de la radio. Pro tio, dum marto ni rekompensos vin pri la manko de la februara numero de nia podkasto, kaj por tio ni disponigos antaŭ la fino de ĉi monato 2 podkastojn: ĉi 39-minutan 16an podkaston, kaj la 17a venontsemajne, kiu enhavos novaĵon pri nia elsendo.
Eble vi rimarkis ankaŭ, ke la aspekto de nia retejo renoviĝis, ĉefe responde al la peto de diversaj aŭskultantoj por kiuj la grizaj literoj sur nigra fono malfaciligis la legadon de la paĝoj de nia retejo. Estas planoj por tute renovigi la retejon, sed tio okazos sufiĉe poste.
Dume, ĝuu ĉi tiun plenplenan 16an podkaston.
Amike kaj radieme,
Daniel
Enhavo de la 16a podkasto
- Muzika enkonduko (Fidela Damo, de Carlos Devizia)
- Invito al la Internacia Solena Renkontiĝo en Pardubice
- Muzika intermezo: Jam temp’ está, de Flavio Fonseca
- Primovada Spaco: prezento de Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista
- Muzika intermezo: En l’ haven’ de Pont-Aven, de Jacques Le Puil
- El la eldonisto: Bv. sendi viajn komentariojn!!! (Legado de kelkaj ricevitaj mesaĝoj)
- Inervjuoj: Fabiano Henrique intervjuas por Radio Aktiva al Elmir Dos Santos Lima pri “Evangelio, Esperitismo kaj Esperanto”, dulingva radiprogramo de Radio Rio de Janeiro. Ĉi tiu intervjuo estis farita dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto.
- Muzika intermezo: Amata Land’, de Oraj Kantoj
- Pri Karolo Piĉ: esperantista verkisto. Parolas kaj legas poemon de li, S-ano Karel Ĉada, el Ĉeĥa Respubliko.
- Adiaŭaj vortoj, kun fona muziko de Dolchamar.
Podkasto #16 - Radio Aktiva (altkvalita versio 128 kbps) [ 39:39 ] Play Now | Play in Popup | Download (497)
Podkasto #16 - Radio Aktiva (malaltkvalita versio 24 kbps) [ 39:39 ] Play Now | Play in Popup | Download (437)
March 24th, 2009 at 17:39:02
Saluton Daniel: Vi plibonigis la pagxon !! Dankon kaj gratulojn. Tre interesaj la temoj!!
March 26th, 2009 at 17:30:11
mi kaptis vian elsendon Podkasto 16 en marta vespero 26.
Bona kaj interesa elsendo.
Mi volus audi pli da muzikon, ekz. de la operakantisto bulgara
Veselin Damanov, eblas?
mi skribas el Svedio
March 26th, 2009 at 17:33:07
pardonu mi literumis erare: lia nomo estas Damjanov
http://eo.wikipedia.org/wiki/Veselin_Damjanov
April 6th, 2009 at 20:48:21
Saluton, Inga!
Dankon pro viaj vortoj.
Ni serĉis kaj trovis muzikon de la artisto de vi petata. Nun ni serĉas la manieron atingi permeson por elsendi ĝin.
Volonte ni informos vin kiam eblos aŭskulti kantojn de tiu ĉi bulgara kantisto.
Dume, ni invitas vin ĝui la intervjuon al afrika esperanta aktivulo, Jérémie Sabyjumva, kiu aperas en la 17a podkasto.
Amike,
Daniel Bebelacqua