Bonegan novan jaron!
En ĉi tiu 15a numero de nia podkasto vi trovos la kanton “El Diccionario” (La Vortarlibro), kantita de la fama urugvaja folklorkantisto Alfredo Zitarrosa, kiu temas pri komuna lingvo por la homaro.
Ankaŭ ĉi tie vi havos novaĵojn pri la Silvestra Vespero en Ĉeĥio, legadon de la 24a informletero de Vinilkosmo, kaj aliaj novaĵoj kaj alvokoj.
En ĉi tiu podkasto estas loko ankaŭ por infano, kiuj povos aŭskulti la legadon de la rakonto “Doktoro Ĉioscia”.
(En la fotaĵoj: Alfredo Zitarrosa).
Teksto de la kanto La Vortarlibro
Kian malbonŝancon havas tiuj, kiuj volus
Ke la homo pro lingvo disiĝus
Kiam la homo komprenas siajn interesojn
La planedo malgrandiĝas kaj sia lingvo kreskas.
Neniu diru al mi ke en tiom da vojaĝoj
Mi havis problemon pri mia mesaĝo,
La popoloj plej malproksimaj en la pejzaĝo
Revas, vivas kaj luktas en mia lingvaĵo.
Kian malbonŝancon havas tiuj, kiuj volus
Ke la popoloj de la mondo ne interkompreniĝu
Kiam la homo komprenas siajn interesojn
La planedo malgrandiĝas kaj sia lingvo kreskas.
Bravaj lingvistoj de la vortarlibro
Ekkolektu vortaron
Ĉar alvenos la tago, se necesas
Kiam oni parolos lingvon interplanedan.
Bravaj lingvistoj de la vortarlibro
Ekkolektu vortaron
Ĉar alvenos la tago, se necesas
Kiam oni parolos lingvon interplanedan.
Ĝis la venonta!
Porkasto #15 - Radio Aktiva - 128 kbps (alta kvalito) [35:29m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (586)
Porkasto #15 - Radio Aktiva - 24 kbps (malalta kvalito) [35:30m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (471)



























Related Articles
3 users responded in this post
Bonan tagon de Bretonio (Francio) kaj bondezirojn por vi kaj via retejo
Mi tre dankas al vi pro via laboro kaj sendas la plej bondezirojn por la estonteco
Mi tre ghojas por la inkludon de “La vortaro”, ene de Radio Aktiva. Amike
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments