Archive for June, 2009

Podkasto #18 - Radio Aktiva - 50.000 elŝutoj!!!

Thursday, June 25th, 2009

En ĉi tiu 18a podkasto, ni devas danki al ĉiuj niaj geaŭskultantoj pro la atingo de 50 mil elŝutoj el nia retejo.

La kalkulo de la elŝutoj ekkomencis post la translokiĝo de nia servilo, dum septembro de la 2007a jaro; antaŭaj elŝutoj ne estas kalkulitaj. Kvankam nin ne atingas multaj komentarioj kaj mesaĝoj viaj, ĉi tiuj pli ol 50 mil elŝutoj de niaj podkastoj kaj aliaj materialoj dum la tempodaŭro de 20 monatoj, ĝojigas kaj montras nin via daŭra apogo kaj elekto pere de via aŭskultado.
Dankegon al vi, geaŭskultantoj de Radio Aktiva!!!

bizara_tapaEn ĉi tiu numero vi aŭskultos al Carlos Devizia, el Argentino, kiu prezentos sian unuan KD-on en  Esperanto “Bizara Lando”. Krom aŭskulti parton de lia eksperimenta muziko en nia podkasto, vi povas ankaŭ spekti muzikfilmon de liaj kantaĵoj je la subo de ĉi tiu paĝo; kaj kompreneble, vi povas ankaŭ viziti la paĝon de la KD  Bizara Lando en blogspot, por aŭdi pliajn muzikaĵojn aŭ aĉeti la KD-on rekte el:

http://bizaralando.blogspot.com/

bizara_atras

Ankaŭ en ĉi tiu numero:

  • Novaĵoj pri la movado en Ĉeĥa Respubliko aperas en  ĉi tiu pokasto.
  • Kaj je la fino, du kantoj verkitaj de Sylla Chaves aŭskulteblas kiel omaĝo al la kara kaj tre aktiva esperantisto, kiu forpasis la 30an de majo, ĉijare.

Konante Esperanton #3 - Letero de Zamenhof al kreinto de Volapük

Monday, June 8th, 2009

Je la jaro 1887 D-ro Zamenhof skribas al la kreinto de Volapuko -pastro Johann Martin Schleyer-, agnoskante la valoron de lia iniciato. La letero estis skribita en la lingvo Esperanto, kiam ankoraŭ tiu nomo -Esperanto- estis la pseŭdonomo de D-ro Zamenhof.

Sendube, ĉi tiu letero estas dokumento, kiun ĉiu esperantisto kiu brakumas la internan ideon devas koni. Tial, jen ĝi, voĉlegita de Sonia la 31a de decembro de la 2007a jaro, ĉefe por niaj novaj samideanoj.