Archive for March, 2009

Podkasto #17 - Nova spaco en R.A. pri Burundio! (Intervjuo al Jérémie Sabiyumva)

Saturday, March 28th, 2009

 Burundio havos propran spacon en la elsendo de Radio Aktiva!!!

Pri tiu novaĵo ni informos dum ĉi tiu 17a podkasto de Radio Aktiva.

Vi povos aŭskulti intervjuon al Jérémie Sabiyumva, aktiva esperantisto el Burundio, kiu respondos al ni pri la plej diversaj aferoj.
Simple, aŭskultu ĝin.

Enhavo de la 17ª podkasto:

  1. Saluton.
  2. Alvoko partopreni la projekton “Canto General”. Kantistoj, perkutilistoj kaj aliaj artistoj estas invitataj.
  3. Muzika intermezo pere de kantaĵo de Dolchamar, el la KD “Rebela Sono”.
  4. Intervjuo al Jérémie Sabiyumva, el Burundio: 1ª parto. La intervjuo prezentas la agadon de Jérémie, la movadon en lia lando kaj Afriko, kaj diversajn aliajn aferojn. Ĉi tiu intervjuo utilas ankaŭ kiel prezento de la nova spaco en Radio Aktiva, pri Burundio, kiu baldaŭ estos elŝutable el nia retejo.
  5. Muzika intermezo pere de kantaĵo de JoMo, el la KD “JoMo Slavumas”.
  6. Intervjuo al Jérémie Sabiyumva: 2ª parto.
  7. Muzika intermezo: Zhou Mack kaj La Feve.
  8. Intervjuo al Jérémie Sabiyumva: 3ª kaj lasta parto.
  9. Adiaŭo.

Podkasto #16 - Finas somero en la sudo…

Saturday, March 21st, 2009

Post jarfino multaj homoj ferias en la sudo pro la alveno de somero.
La aktiveco malkreskas, kaj same okazis koncerne al Radio Aktiva, kiu disponigis multe malpli da materialo ol dum la antaŭaj monatoj. Ekzemple, ne aperis la februara oficiala podkasto de nia radio, kaj ne estis la spaco “Informoj el Pekino”; tamen daŭris la dissendado.

Sed somero preskaŭ finas jam (kvankam la varmo daŭras ankoraŭ), kaj ni komencas denove nian ordinaran vivon; kaj tial ni intencas ankaŭ eki la laboron de la radio. Pro tio, dum marto ni rekompensos vin pri la manko de la februara numero de nia podkasto, kaj por tio ni disponigos antaŭ la fino de ĉi monato 2 podkastojn: ĉi 39-minutan 16an podkaston, kaj la 17a venontsemajne, kiu enhavos novaĵon pri nia elsendo.

Eble vi rimarkis ankaŭ, ke la aspekto de nia retejo renoviĝis, ĉefe responde al la peto de diversaj aŭskultantoj por kiuj la grizaj literoj sur nigra fono malfaciligis la legadon de la paĝoj de nia retejo. Estas planoj por tute renovigi la retejon, sed tio okazos sufiĉe poste.

Dume, ĝuu ĉi tiun plenplenan 16an podkaston.

Amike kaj radieme,

Daniel

Enhavo de la 16a podkasto

  1. Muzika enkonduko (Fidela Damo, de Carlos Devizia)
  2. Invito al la Internacia Solena Renkontiĝo en Pardubice
  3. Muzika intermezo: Jam temp’ está, de Flavio Fonseca
  4. Primovada Spaco: prezento de Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista
  5. Muzika intermezo: En l’ haven’ de Pont-Aven, de Jacques Le Puil
  6. El la eldonisto: Bv. sendi viajn komentariojn!!! (Legado de kelkaj ricevitaj mesaĝoj)
  7. Inervjuoj: Fabiano Henrique intervjuas por Radio Aktiva al Elmir Dos Santos Lima pri “Evangelio, Esperitismo kaj Esperanto”, dulingva radiprogramo de Radio Rio de Janeiro. Ĉi tiu intervjuo estis farita dum la 42a Brazila Kongreso de Esperanto.
  8. Muzika intermezo: Amata Land’, de Oraj Kantoj
  9. Pri Karolo Piĉ: esperantista verkisto. Parolas kaj legas poemon de li, S-ano Karel Ĉada, el Ĉeĥa Respubliko.
  10. Adiaŭaj vortoj, kun fona muziko de Dolchamar.