Vespere, la 8an de aŭgusto de la 2008a jaro, la Urugvaja Esperanto Societo organizis prezentadon de Esperanto en Romantika Muzeo -Montevideo-.
Post rapida prezentado (en la hispana) de la lingvo kaj ĝia historio, oni montris la lingvon hodiaŭ, ĝian uzadon, ĝian disvastigadon tra Interreto, renkontiĝojn, UK-ojn, ktp.
La dua duono de la okazintaĵo centriĝis en prezentado de la DVD “Esperanto Estas…” (voĉtradukita al la hispana de membroj de U.E.S.), enkonduko al la lingvo (prezento de la gramatiko, kunmetado de vortoj kaj afiksoj, simplaj frazoj, ktp), disdonado por partopreni kurson je rabatita prezo kaj anoncado de tiu kurso.
Por fini, Heliana Correa, membrino de U.E.S. kaj muzikinstruistino kantis per sia bela voĉo por la ĉeestantaro.
Post la fermo, la ĉeestantoj havis la eblecon viziti etan ekspozicion de libroj, revuoj kaj KD-oj, kiujn oni pretigis en la granda korto de la muzeo.
Ĉi tie vi povas spekti 10-minutan filmeton, kiu montras partojn de tiu okazintaĵo. La partoj parolitaj aperas en la hispana, sed subtekstoj en Esperanto gvidos vin tra la filmeto.
Prezentado de U.E.S. pri Esperanto en Montevideo (vid-dosiero): Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (1247)




































Related Articles
No user responded in this post
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments