En ĉi tiu podkasto de Radio Aktiva la ĉeftemo estas Karnavalo en Urugvajo, kie ni rakontos pri ĉi tiu popola festo, kiu en Urugvajo daŭras unu monato aŭ eĉ pli.
Vi ekscios pri la diversaj grupoj, kiuj partoprenas ĉifeste, pri la oficiala karnavala konkurso, pri la historio de karnavalo en nia lando kaj ankaŭ pri la transformiĝoj okazintaj dum la lastaj jardekoj de ĉi tiu speciala festo.
Ni volas kundividi kun vi montraĵojn de la diversaj grupoj aŭ kategorioj de trupoj, kiuj partoprenas la urugvajan karnavalon; tial al nia podkasto ni aldonas la jenajn vidregistraĵojn de la 5 partoprenantaj kategorioj, kies nomoj en la hispana estas “murga”, “humoristas” (humoristoj), “lubolos”, “parodistas” (parodiistoj) kaj “revista” (’teatra’ revuo).
Jacquet’s, Parodistas.
Los Carlitos, Humoristas.
La compañía, Revista.
Queso Magro, Murga.
Agarrate Catalina, Murga.
Yambo Kenia, Lubolos.
Pliajn informojn (en la hispana): http://es.wikipedia.org/wiki/Carnaval_en_Uruguay
Podkasto #9 - Radio Aktiva - (128 kbps) Karnavalo en Urugvajo [34:34m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (397)
Podkasto #9 - Radio Aktiva - (24 kbps) Karnavalo en Urugvajo [34:35m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (376)


























Related Articles
No user responded in this post
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments