Podkasto #6 - Speciala numero

Ĉi podkasto estas dediĉita al la urbo Wanda en Argentino, kaj la seminario okazinta tie je novembro de la 2006a jaro.

Aro de loĝantoj de tiu urbo fondita de polaj enmigrintoj ankaŭ decidis revivigi siajn radikojn kaj venigis instruistinon por instrui la loĝantaron pri la polaj tradicioj, kulturo kaj lingvo, kiuj post la paso de la jaroj iom post iom komencis perdiĝi.

La instruistino estis Agnieska Machota, polino kiu jaro kaj duono antaŭe estis lerninta Esperanton. Agnieska -pli konata de sia aro de amikoj kaj gelernantoj per sia hispana nomo Inés- instruis la lonĝantaron de Wanda pri la pola kulturo… sed ne nur. Ĝi instruis Esperanton al la civitanoj de Wanda, kaj trovis ke ankaŭ multaj esperantistoj interesiĝas pri la pola historio kaj kulturo; tial en novembro de 2006 realiĝis la ideon de Agnieska, fari en la urbo Wanda seminarion pri Pollando… en Esperanto.

Sandra Burgues, urugvaja esperantistino, membro de la Urugvaja Esperant-Societo partoprenis la seminarion kaj raportis kaj intervjuis por Radio Aktiva. Kaj ni volas kundividi kun vi la materialon registrita tiam, kiun ni elsendis kaj volas ke ankaŭ vi havu ĉi tiun pruvon de la utileco de Esperanto kiel helpilo por savi kaj vivigi la kulturajn radikojn de la popoloj, kaj ĉefe de la minoritatoj.

Cetere en ĉi tiu podkasto vi trovos ankaŭ 5 kuriozaĵojn, por faciligi al vi respondi la dek demandojn de la konkurso organizita de Radio Aktiva, kaj kiu finas la 29an de februaro, kun premio de muzika esperanta KD elektebla de la partoprenonto.

Kiel ĉiam, ne mankas en nia podkasto diversilaj muzikaĵoj, sed ĉifoje kun la prezentado de muzikeroj de la grupo Qexteto Esperanto, kiu kantas dulingvajn kantaĵojn -en la pola kaj Esperanto-.

Neperdebla ero de nia podkasto.

————————————————–

Enhavo de la 6a podkasto de Radio Aktiva

Speciala programo pri seminario en Wanda, Argentino, en la jaro 2006.

1- Prezentado de la podkasto (fona muziko de Persone “Mejlojn for”).
2- Kuriozaĵoj - Pri la luno.
3- “Preferindus” de Strika Tango.
4- Enkonduko al la seminario pri pola kulturo en Esperanto, en Wanda, Argentino.
5- Prezento de la seminario farita de Agnieszka “Inés” Machota.
6- Muziko en la pola je regea ritmo.
7- Intervjuo al Inés Machota farita de Sandra Burgues (1a parto).
8- Muzikaĵo “Mesaĝo de aborigeno” de Tarcísio Lima.
9- Intervjuo al Inés Machota farita de Sandra Burgues (lasta parto).
10- Kuriozaĵoj - Pri la suno.
11- Kuriozaĵoj - Pri Atilo.
12- Kantaĵo “Gotemburg’” de Ralph Glomp.
13- Agneszka kaj Sandra faras rapidan tradukon de vortoj de la pola al Esperanto.
14- Intervjuo de Sandra Burgues al Roberto Sartor, pri la konkludoj de la wanda seminario (legado en la hispana).
15- Legado en Esperanto de la konkludoj de la seminario.
16- Muzikaĵo de Jaques Yvart, “La geamantoj sur la verda benk’”.
17- Kuriozaĵoj - Pri bumerango.
18- Kuriozaĵoj - La enigmo de la nodo gordia.
19- Muzikaĵo de Kore, “Pasanta pasio”.
20- Intervjuo al Silvia Rottemberg en Bonaero je la reveno de la seminario, farita de Sandra Burgues.

One Response to “Podkasto #6 - Speciala numero”

  1. RADIO AKTIVA - Podkasto » Post Topic » Monda Muziko #23 - Pollando: Intervuo kun Inez Machota kaj pola muziko. Says:

    […] Intervuo kun la instruistino Agnieska Machota, ŝi instruis Esperanton kaj Polan Kulturon al aro de Wanda, urbo de Argentino kiu estis fondita de polaj enmigrintoj kaj pli kaj pli perdis sian identecon. La intervuoj estis farita de Sandra Burgues, urugvaja esperantistino, membro de la Urugvaja Esperant-Societo, por okazo de la seminario de Wanda pola kultura 2006. La intervuoj estis parto de Radio Aktiva Podkaston numero ses. […]

Leave a Reply