En ĉi tiu unua podkasto de la 2008a jaro vi trovos intervjuon al Martin Weise la ĉefkantisto de la fama rokbando Persone kaj nun de Martin kaj La Talpoj, prezentado de IKUE kaj IKEL, muziko, kaj multe pli.
Ankaŭ en ĉi tiu podkasto ni informos pri la lanĉo de la konkurso pri “Kuriozaĵoj”, kiel partopreni ĝin, kaj pri la premio por la venkonto.
Resume, ĝuinda podkasto, unu horo longa, kaj kiel ĉiam elŝutebla en du versioj: alta- kaj malalta-kvalita.
Ni esperas ricevi viajn mesaĝojn kaj reagojn, ĉu per retpoŝta mesaĝo al radioaktiva (ĉe) esperanto.org.uy aŭ radioaktiva (ĉe) googlegroups.com aŭ simple skribante komentariojn en la koncerna artikolo de ĉi tiu blogo.
Ĝis reaŭdo!
La teamo de Radio Aktiva.
Enhavo de la 5a podkasto de Radio Aktiva
1- Prezentado de la podkasto.
2- Intervjuo al Martin Weise (de Martin Kaj La Talpoj), farita de Cyrille Hurstel.
3- Muziko “Tro Longe” de Martin kaj La Talpoj.
4- Prezento de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista).
5- Muziko “Reĝoj de Cindroj” de Persone.
6- Kuriozaĵoj: La vivtempo de ĉeloj.
7- Informaĵoj pri Konkurso “kuriozaĵoj” (fona muziko “Amu min” de Ĵomart kaj Nataŝa).
8- Kuriozaĵoj: La marsaj kanaloj.
9- Kuriozaĵoj: Pri la kreo de la luno.
10- Informo pri la premio por la venkonto de la konkurso pri kuriozaĵoj (fona muziko “La Kongresurboj” de Ĵak LePuil).
11- Komentarioj pri Ĵak kaj La KancerKliniko.
12- Muziko “LKK-kantiko” de Bruna Ŝtono (Mikaelo Bronŝtejn).
13- Prezentado de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj).
14- Muziko “Adiaŭ birdeto mia” de Kaj Tiel Plu.
15- Enkonduko al intervjuo al Michell Basso.
16- Intervjuo al Sro Basso farita de Cyrille Hurstel.
17- Alvoko opinii pri la aferoj menciitaj en la podkasto.
18- Blogo de podkastoj de Radio Aktiva.
19- Fermo per muziko “Mistonulo”.
Podkasto #5- Radio Aktiva - alta kvalito [60:47m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (560)
Podkasto #5 - Radio Aktiva - malalta kvalito [60:47m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (470)


























Related Articles
No user responded in this post
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments