Podkasto #12 - Bizara Lando: Intervjuo kaj pli
Ĉu vi ŝatas intervjuojn?
Ĉu al vi interesas la eksperimenta muziko?
Ĉi tiu podkasto estas por vi!
Ĉu vi scivolas pri kio okazas en la esperanta movado?
Ĉu vi ŝatus partopreni naturplenan amuzan esperantan renkontiĝon?
El Ĉeĥio venas invito por vi en ĉi tiu 12a podkasto!
Ĉi tiu podkasto fariĝis iom pli longa ol kutime: 45 minutoj; sed estas tiom da aktivado en la esperanta movado, tiom da informindaj aferoj, ke ni ne povis enmeti ĉion en 30 minutoj. Kaj tamen… ne sufiĉis. Pro tio, venontsemajne aperos la 13a podkasto, kun plia materialo.
Sed nun ni parolu pri ĉi tiu 12a podkasto. En ĝi vi trovos:
- Intervjuo al Carlos Devizia pri lia ekaperonta KD “Bizara Lando”, sed ne nur: ni parolas kun Carlos pri liaj aliaj artaj interesoj, pri li kiel homo kaj artisto, pri la pasinteco, la nuno kaj la estonteco… Pli facile: vi mem aŭdu.
- Karel Ĉada, el Ĉeĥa Respubliko invitas vin partopreni la Silvestran Renkontiĝon en tiu lando… mi jam envias la partoprenontojn.
- Ni scios pri la ega aktivado en Ĉeĥio.
Kaj kompreneble, ĉio akompanata de kelkaj muzikaĵoj de “BizaraLando” por ke vi alkutimigu viajn orelojn!
Pli pri Carlos Devizia:
http://www.ipernity.com/home/carlosdevizia
http://4foryouand4forme.blogspot.com/
http://limodelamondo.blogspot.com/
http://www.jazzart.8k.com
http://es.wikipedia.org/wiki/Carlos_Devizia
https://zone.artizans.com/browse.htm?artist=71
Pli pri ĉeĥa movado:
Ĉeĥa Esperanta Asocio: http://www.esperanto.cz/
Ĉeĥa Esperanta Junularo: http://cej.esperanto.cz/
Esperanta Muzeo: http://www.muzeum.esperanto.cz/
Ĉeĥa Esperanto-Junularo (CxEJ) kunvenos inter la 25-a kaj la 27-a de oktobro 2008 en Liberec: http://esperanto.blahus.cz/cxej/?liberec08
KALENDARO DE ESPERANTO-ARANĜOJ EN ĈEĤIO aŭ organizataj de Ĉeĥio:
7.-9.11.2008: KAEST (Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) en Dobřichovice.
Info: www.kava-pech.cz/kaest aux chrdle@kava-pech.cz
28.-30.11.2008: Internacia Kultura Festivalo kune kun la 29-a Ĉeĥa-Saksa Tago, Ústí nad Labem. Info:
Miroslav Smyčka <m.smycka@seznam.cz>.
13.12.2008 AnkRo - Antauxkristnaska renkontigxo en Písek. Zamenhofa kaj tradicia kristnaska kultura programo. Info:
esperanto.pisek@seznam.cz
7.2.2009: Renkontigxo omagxe al centjariĝo de Klubo esperantista en Prostějov. Info:
dundeejarek@seznam.cz
3.-5.4.2009 La 4-a Sabla Printempo en Písek. Seminario “Esperanto en
Interreto”, Lingva festivalo, aldona kultura kaj turisma programo.
Info: esperanto.pisek@seznam.cz.
14.-19.4.2009: Printempa lingva seminario de AEH en la pensiono ESPERO en Skokovy.
Info: nechvilep@seznam.cz
3.-5.7.2009: Internacia renkontigxo omagxe al centa datreveno de la
fondigxo de Esperanto-klubo de doktoro Schulhof kun jarkunveno de
AEH-IKEH en Pardubice. Info: aeh-ikeh@volny.cz
5.7.-18.7.2009, 19.7.-1.8.2009, 2.8.- 15.8.2008: tri etapoj de Somera Esperanto-Tendaro en Lancxov. Info:
www.set-lancov.cz aux info@lancov.cz
18.-24.7.2009: Internacia Junulara Kongreso kun la temo “Libereco”, Liberec, Inf.: marek@blahus.cz
25.7.-1.8.: Universala Esperanto-kongreso en Bjalystok (PL). Informojn pri la buskaravano organizata de AEH
(restas jam nemultaj liberaj lokoj): josef-hron@volny.cz
22.-29.8.2009: EKOTUR - Tradicia internacia ekoturisma renkontigxo por biciklantoj kaj piedturistoj.
Svitavy-regiono, info: chrdle@kava-pech.cz
9.-11.10.2009: Konferenco de Cxehxa Esperanto-Asocio en Svitavy, kun gvidata vizito de Esperanto-Muzeo. Info: tomecek@esperanto.cz
12.-18.10.2009: INPASEM - Internacia Paroliga Semajno. Kurso por komencintoj kaj seminarioj por jamaj parolantoj. Dobřichovice.
Info: chrdle@kava-pech.cz
Podkasto #2 - Radio Aktiva - alta kvalito (128 kbps) [ 44:34 ] Play Now | Play in Popup | Download (415)
Podkasto #2 - Radio Aktiva - malalta kvalito (24 kbps) [ 44:35 ] Play Now | Play in Popup | Download (333)
October 31st, 2008 at 20:52:48
Bonegan podkaston
November 6th, 2008 at 17:16:15
[…] dum la lastaj tempoj, kaj ni volis informi vin almenaŭ pri kelkaj el ili. La materialo de la 12a podkasto estis sufiĉe granda kaj en duonhoro ne eblas meti ĉion, pro tio ni decidis publikigi la 13an […]
November 28th, 2008 at 14:37:41
Dankegon, Fajro!
September 26th, 2010 at 17:57:59
[…] Related Blogs Radio Aktiva - Podkasto » Post Topic » Podkasto #12 - Bizara Lando … […]