Podkasto #11 - Radio Aktiva fariĝas 2-jaraĝa !!! - Speciala numero

En septembro Radio Aktiva fariĝas 2-jaraĝa, kaj volas festi kun vi per ĉi tiu speciala numero de 68 minutoj.

Alexandre Sankor

En ĉi tiu numero Radio Aktiva festas 1 jaro de la unua podkasto kaj 2 jaroj de sia tuta ekzistado; kaj faras tion per longa kaj varia programo:

  • Diversaj novaĵoj pri la esperanta movado.
  • Montraĵo de la rubrikoj “Novaĵejo” kaj “Informoj el Pekino”, de Sonia kaj Bluaĉielo respektive.
  • Rakonto pri fama preĝejo en Ĉeĥa Respubliko, de Karel Ĉada.
  • 2a parto de la raporto pri urugvaja karnavalo.
  • Numero de la rubriko Kuriozaĵo.
  • El la rubriko pri fakaj asocioj: Tutmonda Ortodoksa Ligo de Esperantistoj

Preĝejo en NeratovKaj kompreneble… multe da muziko.

Elŝutu kaj ĝuu ĝin, kaj ne forgesu komentarii, saluti aŭ opinii rekte en niaj paĝoj aŭ per retmesaĝoj al:

info (ĉe) radioaktiva.uyserv.com

radioaktiva (ĉe) googlegroups.com

(En la fotaĵoj: supre kaj maldekstre - la kantisto Alexandre Sankor, kies kanton “Esperanto” vi aŭskultos en ĉi tiu podkasto. Malsupre kaj dekstre - Nuna stato de la preĝejo de vilaĝo Neratov, en Ĉeĥa Respubliko, kies historion rakontas Karel Ĉada, ankaŭ en ĉi tiu podkasto).

Leave a Reply