2 users responded in this post

Subscribe to this post comment rss or trackback url
mygif
Sandor HIDEG said in Majo 31st, 2008 at 20:07:43

Laŭ mi estas tute sufiĉe funkcii podkaste ĝis la temoj kaj informoj ne estos tiom aktualegaj, ke tiu postulos tion. Nepre daŭrigu, ne timu, se ne estas komence multaj aŭkultantoj.
Temopropono movade: rigardu en la esperanta gazetaro pri la aktualaj diskutoj kaj altelefonu, skajpu homojn, demandi detalojn, (kontraŭ)opiniojn.
Temopropono nemovade: parolu kun plej diversaj homoj el diversaj landoj kiel ili travivas lokospecifajn fenomenojn (vetero, senlaboreco, miltito, ĝojo-malĝojo, ktp).
Per tiuj temoj via radio povas esti pli interesa ol la aliaj grandaj riĉaj radioj. Eluzu la specifecon de la esperanto-mondo, la diasporecon kaj ke facile eblas havi informojn pere de lokaj homoj.

Lingva perfektiĝo ankaŭ ĉiam utilas. Enketo kaj elsendo komencIĜas kaj finIĜas ekzemple, mi esperas, ke vi ne volas konigi eraran uzon.
Samideane:
Sandor Hideg

mygif
admin said in Junio 19th, 2008 at 21:11:41

Saluton Sandor!

Dankon pro viaj opinioj kaj sugestoj.

Ankaŭ la klarigo pri komenciĜi kaj finiĜi estas bonvena. Ĉar en Esperanto ne estas regulo, finaĵo aŭ alia “aĵo” kiu helpu scii kiujn verbojn estas transitivaj kaj kiujn ne, multfoje oni senpripense -kaj sen antaŭkonsulto de PIV- uzas la verbon per la transitiveco, kiun ĝi havas en la propra lingvo, kaj tio okazis al mi kun “komenci” kaj “fini”, kiuj en la hispana oni skribas tre simile al la esperantaj vortoj, sed ambaŭ oni povas uzi transitive kaj ne-transitive.

Leave A Reply

 Username (*required)

 Email Address (*private)

 Website (*optional)

Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments