Novaĵejo #3 - El Ameriko: Urugvajo, Argentino, Brazilo, Paragvajo, Bolivio, Kariba Maro, Kubo
Enhavo de la nuna novaĵejo:
- Rezultoj de la turneo en Azio de la urugvaja prezidanto Tabaré Vázquez.
- Komercaj, energiaj kaj teĥnikaj rilatoj inter Argentino kaj Brazilo.
- Paragvajo pledas pro malavantaĝoj de la malgrandaj landoj ene de Merkosudo kaj apogas proponon de Bolivio pri reaktivigo de la planata regiona organizo UruPaBol, konsistanta el Urugvaj, Paragvajo kaj Bolivio.
- Uragano en Kariba Maro, Kubo, kaj eble Usono. Kuba peto de fleksebleco pri blokado de Kubo fare de Usono.
Ni esperas ke “Novaĵejo” kaj “Informoj el Pekino” helpos la ceterajn esperantistojn koni pli pri la ĉiutagaj travivaĵoj, problemoj kaj esperoj de amerikanoj kaj azianoj, kaj ni invitas interesintojn aperigi novaĵojn pri iliaj regionoj, kontaki nin.
Novaĵejo # 3 - El Ameriko: Urugvajo, Argentino, Brazilo, Paragvajo, Bolivio, Kariba Maro, Kubo [ 10:08 ] Play Now | Play in Popup | Download (269)