Novaĵejo #1 - El Ameriko: Hajtio, Ĉilio, Bolivio

Hodiaŭ ni inaŭguras novan spacon en Radio Aktiva Podkasto: Novaĵejo.

Ĉi tiu sekcio jam ekzistis en nia rekta elsendo, sed pro la ofteco de nia oficiala podkasto (po unu fojo ĉiumonate) ne taŭgis enmeti novaĵojn en nia oficiala podkasto, ĉar la novaĵoj atingus vin tro malfrue.

Tial ni decidis krei apartan sekcion, Novaĵejo, kun internaciaj novaĵoj ĉefe el Ameriko, kies sondosieroj aperos ĵus post kiam ili estos pretaj, por ke vi povu elŝuti kaj aŭskulti la novaĵojn en la ĝusta momento.

Ĉi tiu spaco ne havos fiksitan oftecon, kaj ni aperigos ĝin nur kiam la novaĵoj meritos esti diskonigitaj. Ni esperas ke ĝi plaĉos al vi kaj servu kiel komplementon al la internaciaj novaĵoj el Azio, kiujn ĉiutage proponas al vi nia partnero el Pekino, Bluaĉielo.

La redakcio de Radio Aktiva.

Leave a Reply