La Princlando de Asturio (10.565 km2) havas proksimume 1.000.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el nur unu provinco, Asturio. La ĉefurbo estas Oviedo (asturie Uvieu) (200 000 loĝantoj). La ĉefa urbo laŭ loĝantoj tamen estas Ĥiĥono (hispane Gijón [ĥiĥon’], asturie Xixon [ŝiŝon’] kun 270 000 homoj. Aliaj gravaj urboj estas Avileso (Avilés), Luarca, Ribadesella, Llanes, Langreo kaj Cangas de Onís
La oficiala lingvo estas la hispana. Krome, ĝi estas unu el la lokoj kie oni parolas la asturian lingvon.
La nomo de la lando aludas antaŭ romian popolon asturoj (latine, astures). La nunajn loĝantojn oni nomas “asturianoj”.
Laŭ la tradicia historio de Hispanio, en Asturio ekis la Rekonkero de la lando en la forpelo de la araboj fare de la kristanaj gvidantoj, post mita batalo en Covadonga. La sinsekvo de hispanaj reĝoj komencas laŭ la tradicia kalkulo per la asturaj reĝoj. La batalado poste etendiĝis al Leono kaj Kastilio, kaj Asturio perdis la centran rolon.
La regiono tre gravis ekonomie en la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a, post la malkovro de gravaj karbominejoj kaj la fondo de siderurga industrio. Ĝi estis unu el la luliloj de la laborista movado en Hispanio. En 1934, tie okazis la plej grava punkto de revolucia lukto, kiu estas de tiam konata kiel revolucio de Asturio.
Ankaŭ okazis en Asturio la unuaj laboristaj luktoj kontraŭ la diktaturo de Franco kun la unuaj strikoj kiuj famigis la regionon internacie.
En la lastaj jaroj okazis forta ekonomia krizo en la regiono, post la fermo de multaj minejoj kaj la malpligrandigo de la industrio.
En 1982 estis aprobita la leĝo donanta aŭtonomecon al la regiono.
La asturia lingvo estas latinida lingvo, parolata ankaŭ en aliaj regionoj: Leono , pro tio ĝi nomiĝas ankaŭ Asturlleones, kaj “Miranda de Douro” en Portugalio, kie ĝi kunoficialas nomite mirandes [mirandes’]. Ĝi estis antaŭe la oficiala lingvo de la Reĝlando Leono, kaj historie estis egale grava kiel la kastilia.
Nuberu - Xuan
Son setenta años
que falen de la murnia
que relluma’n so cara.
Cien engurries nidies
que dancen al son
de la so sabencia.
Unes, canten l’alcordanza
de la primer lleción d’aprendía;
de les sombres que quinxeron
mustiar la verdá de la so inocencia.
Otres, del so camín adolescente;
del andar con dulces silencioses
en defensa l’amor y de la paz.
Yera un tiempu de lluces taramielles;
I’aniciu a la concencia de la vida;
el primer xingón de la llocura.
Son setenta años
que falen d’una vida
entamá ensin amoriu.
Cien engurries nidies
que dancen al son
de la so sabencia.
Asina, col altor del sol
y afincáu ena peña’l mar;
Xuan, el pescador,
manda un besu a l’humanidá.
Vorto k muziko: Manuel Peñayos
Rilate:
Nubero (asturie, angle, hispane): http://www.nuberu.com/index.htm
Asturia Esperanto Asocio: http://www.uica.info/cgi-bin/k.cgim=unik;d=sobreAEA.eo.html
Esperantistoj en la hispana intercivitana milito: http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/civilmilito.htm
Akademio de la Lingvo Asturia (asturie): http://www.academiadelallingua.com/
Uiquipedia: http://ast.wikipedia.org/wiki/Portada
Monda Muziko #5 - Asturio, bela lingvo kun tre belaj kantoj [9:52m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (361)



























Related Articles
No user responded in this post
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments