Tintilar’
(Jingle Bells)
Glitante sur la neĝ’,
malantaŭ solĉeval’
Rapide iras ni
sur kampo kaj en val’.
Sur la ĉevala vost’
gajigas tintilar’;
Glitrajdo kaj kantado estas
Ĝojo sen kompar’!(Ho…) Tintilar’, tintilar’,
tintu sur la voj’.
Rajdi en glitveturil’
ho kia granda ĝoj-o;
Tintilar’, tintilar’,
tintu sur la voj’
Rajdi en glitveturil’
ho kia granda ĝoj’!
Semajnon antaŭ nun
glitrajdi iris ni,
Fraŭlino Fani Brajt
kaj tutapude mi.
Sed nia ĉevalaĉ’,
lin trafis malfeliĉ’…
Li tiris nin sur neĝmontet’
kaj sekvis renversiĝ’!
(Ho…) Tintilar’,…
Rilate:
Kristnaskaj Kanzonoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/Poezio/kristnaskaj_kanzonoj.html
Music Express: http://www.musicexpress.com.br




























Related Articles
1 user responded in this post
“Tintilar’” estas traduko el la angla “Jingle Bells”. Tial mi ne komprenas, kial ĝi aperas en elsendo pri Germanujo. Ralph kantis plurajn aliajn kantojn, kiuj origine estis germanlingvaj. Plej fama certe estas “Paca nokt’, sankta nokt’”, de kiu ekzistas tradukoj al multegaj lingvoj.
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments