4 users responded in this post

Subscribe to this post comment rss or trackback url
mygif
mira said in Oktobro 13th, 2008 at 6:38:19

Jes, mi deziras auskulti “monda muziko” rete. Dankon

mygif
Juan Carlos Benéitez said in Oktobro 25th, 2008 at 7:08:26

Saluton denove amikoj kaj Daniel: Mi deziras diri al vi kelkajn komentariojn: unue, ke mi jam imagis ke vi estas solaj kaj izolitaj en via laboro favore al Esperanto. Multaj fojoj mi laboris tiele kaj, cxar mi ne sukcesis ke la popolo komprenu kaj partoprenu, mia animo ekfalis, kaj plue kiam miaj familianoj kaj amikoj diris kelkaj fojoj ke mi estas “fantaziulo” respekte al la sukceso de Esperanto. Tial mi deziras kuragxigi vin por ke vi dauxrigu la laboron, cxar nia kara lingvo estas cxiela plano kaj sendube baldaux aux ne, gxi sukcesos. Due: kiel mi jam estas 65 jaragxulo, miaj neuxronoj ne estas tiom viglaj kiel la viaj kaj mi ne regas tute la komputilon. Mi deziras samtempe ke mi auxdas la podkastojn, legi kion vi parolas, por helpi min en la kompreno de la lingvo. Cxu en iu loko de la pagxaro oni trovas “butonon” por alklaki kaj legi gxin? Trie: se tio ne estu ebla, mi pensas ke, kiam mi ne laboras, povos helpi al vi ekde mia hejmo por traduki el la hispana al Esperanto, se necese. Ni povas komunikigxi ankaux en hispana skribante al:jcbeneitez@yahoo.com.ar.
Brakume JC

mygif
admin said in Novembro 28th, 2008 at 14:38:46

Saluton, Mira!

Hodiaŭ aperis la 16a numero de Monda Muziko. Ĝuu ĝin.
Amike,
Daniel

mygif
admin said in Novembro 28th, 2008 at 14:53:35

Saluton, Juan Carlos!

Jes, vi pravas. Estas malfacile labori kiam oni faras tion sindone kaj ne ricevas eĉ apogan vorton. Pro tio mi ege valoras viajn vortojn kaj tiujn de la malmultaj esperantistoj kiuj skribas al ni, malgraŭ ke ni scias proksimume kiom da homoj aŭdas niajn podkastojn.

Pri la tekstoj de la podkastoj, ili ankoraŭ ne disponeblas, kvankam ni planas tutan renoviĝon de nia retejo, kaj en ĝi tio estas planita. Kaj kompreneble, via helpo estos tre bonvena!
Mi rakontos pli al vi retpoŝte por ne trolongigi ĉi tiun komentarion.

Amike,
Daniel

Leave A Reply

 Username (*required)

 Email Address (*private)

 Website (*optional)

Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments