Lasta rekta elsendo de Radio Aktiva elŝuteblas

Pere de Skajpo Sonia kaj Daniel komunikiĝis kaj faris la lastan rektan elsendon de Radio Aktiva, por saluti kaj danki la geaŭskultantojn kaj kunlaborantojn. Kaj nun ĝi jam estas elŝutebla.

En tiu elsendo Sonia kaj Daniel rakontas la kialojn por decidi ĉesigi la rektan elsendon, sed samtempe alportas novaĵojn pri la estontaj podkastoj de la radio, kiujn vi povos elŝuti ĉi tie kiel ĉiam.

Se vi ne aŭskultis tiun interretan elsendon kaj scivolemas pri la ŝanĝoj en la venontaj podkastoj, nepre elŝutu kaj aŭskultu ĝin.

Teknike, tiun elsendon estis registrita “envive”, t.e. oni ne registris kaj prilaboris la partojn por fari la programon, sed Sonia kaj Daniel parolis inter si kaj al la aŭskultantoj kaj registris la tuton, do vi povos trovi pli da erarojn kaj fuŝetojn ol en ordinara programo; tamen donas la “tuŝon” de natureco kaj freŝeco, kiun oni povas atenti en lasta elsendo adresita al la aŭskultantaro.

Leave a Reply