Se ĉi tiu teksto estas tro longa por vi, vi povas aŭskulti la voĉan version je la piedo de ĉi artikolo aŭ elŝuti ĝin por poste aŭskulti.
Ĉiuj esperantistoj scias ke la 10a de decembro de la 1954-a jar, en Montevideo - Urugvajo, Unesko unuafoje faris deklaron favore al Esperanto.
Sed tio, kion la plimulto ne scias estas ke tiu fama deklaro preskaŭ ne okazis.
Sinjoro Barbieri, la plej maljuna membro de la Urugvaja Esperanto Societo, estis tiam sekretario de tiu societo kaj estis informita pri la okazintaĵoj rilatitaj al tiu deklaro. Plie: li nerekte respondecis por ke tiu deklaro finfine okazu.
En la 2006-a jaro Radio Aktiva, kiam ĝi ankoraŭ elsendis ĉiutage rekte per Interreto, elsendis la intervjuon farita al S-ro Barbieri rilate al tiuj okazintaĵoj.
Ĉijare, la 10a de decembro, en la 14a oficiala podkasto kaj konmemore al la 54a datreveno de la 1a deklaracio de Unesko favore al Esperanto, Radio Aktiva disponigos tiun historian materialon en la podkasto, por ke ĉiuj povu koni pli de interne kial tiun deklaron preskaŭ ne okazis kaj kiamaniere ĝi finfine realiĝis.
Ne forgesu: la 10an de decembro, elŝutu aŭ rekte aŭdu la 14an podkaston de Radio Aktiva!
Informis: Daniel Bebelacqua
Anonco pri la 14a podkasto de Radio Aktiva: La unua deklaracio de Unesko favore al Esperanto preskaŭ ne okazis [2:42m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (425)


























Related Articles
No user responded in this post
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments