La Roko #7 - Speciala programero
La tuta programo estas dediĉita al PERSONE !!!
Por ĉiuj kiuj ŝategas ĉi tiun rokbandon, kiu ne plu aktivas, jen oportuneco por koni la historion de la bando kaj ĝui ĝian muzikon.
Bonŝance, la ĉefvoĉo de la grupo denove aperas en Esperantujo sub la nomo “Martin kaj La Talpoj”, sed pri tio ni parolos alimomente. Dume, ĝoju ĉi specialan programeron de La Roko!

January 20th, 2008 at 22:38:32
Iel, la podkasta ludilo estas fuŝita… Ĝi ludas la podkastojn duoble rapida kiel ili ludiĝu. Mi ne povas kompreni eĉ unu vorton.
Jon
January 22nd, 2008 at 1:22:07
Saluton Jon!
Dankon pro via informo.
Ni ricevis similajn informojn de kelkaj aŭskultantoj, dum aliaj ne havis problemojn por aŭdi la podkastojn rete. Do mi faris diversajn provojn kaj samtempe serĉis informojn pri aferoj similaj en Interreto. Jen la konkludoj:
- La programoj bazitaj en FlashPlayer havas problemojn por ludi sonarĥivojn, kiuj ne estas registritaj je definitaj formatoj. Tiujn sonarĥivojn ĝi ludas kutime pli rapide ol la vera rapideco de la arĥivo, kaj pro tio oni aŭdas ilin fuŝe.
- Mi trovis ke per lastaj versioj de FlashPlayer kaj kun adekvataj sonkodigiloj instalitaj en la komputilo, la ludilo funkcias bone, eĉ kun tiuj sonarĥivoj kiuj ne estas registritaj je la formatoj atendataj de la malnovaj versioj de FlashPlayer.
- La unuaj podkastoj de Radio Aktiva kaj multaj el la numeroj de La Roko estis registritaj je formatoj kiuj ne estas inter la atendataj de malnovaj versioj de FlashPlayer.
- Ekzistas du solvoj je la problemo: 1) Elŝuti kaj instali la plej novan version de FlashPlayer kaj bonan aron de sonkodigiloj (ekzemple, tiu de KLite Codepack); aŭ 2) Elŝuti la deziratan podkaston en via komputilon kaj poste aŭdi ĝin per ordinara sonludilo (ekzemple Winamp, Windows Media Player, ktp).
Mi esperas ke ĉi tiu respondo utilos al vi. Se ne, bv. informi min por serĉi pli taŭgan solvon por vi.
Amike,
Daniel Bebelacqua
April 17th, 2008 at 8:09:09
Saluton! Mi bone kaptas viajn elsendojn. Gratulanta al vi kaj deziranta pluajn sukcesajn melodiojn mi restas via auskultanto.
April 17th, 2008 at 8:12:13
Kara kaj estimata Danielo, bonvolu aldonu komentariojn al nove aperintaj muzikajxoj.Dankon!
April 25th, 2008 at 2:55:22
Saluton kara Stanislao!
Dankon pro viaj vortoj.
La numeroj de La Roko, kiujn vi povas aŭskulti ĉi tie, estis registritaj inter la fino de la 2006a jaro kaj komenco de la 2007a. Pro tio en ili vi ne trovas informojn pri la laste aperintaj muzikaĵoj.
Ni esperas povi komenci novan sezonon de La Roko, kaj tie aperos la ĉijarajn novaĵojn.