7a Podkasto de Radio Aktiva - Ĉu Radio Aktiva ĉesos elsendi ĉiutage interrete?

Vi povas helpi pri la estonteco de la elsendo!

Post jaro kaj duono da ekzistado, la bilanco pri la celatingoj de la radio ne estas tro bona, ĉefe rilate al la manko de reago de la aŭskultantaro kaj senmontriĝo de intereso fare de la esperantaj asocioj, tial eblas la ĉesigo de la ĉiutaga elsendo, kvankam daŭros la produktadon de podkastoj.

Malgraŭ ke ĉi tiu podkasto enhavas ankaŭ ordinarajn spacojn, la plej granda parto de ĝi temas pri la analizo kaj konkludoj rilate al la atingoj de la interreta elsendo kaj la podkasta versio de Radio Aktiva.

Gravas ke vi sciu pri tio ĉi kaj prenu parton en la fina decido.

Elŝutu, aŭskultu kaj reagu!

Enhavo de la 7a podkasto:

  1. Prezento kun fona muziko de Krio de Morto (La Almozulino).
  2. Joan del Riu, kanto de Kaj Tiel Plu.
  3. Kuriozaĵoj - Pri Johano Keplero.
  4. Konkludoj pri la rezultoj de la podkasta versio de Radio Aktiva.
  5. Muzikajo de Persone: Trans torent’.
  6. Historio kaj recipo de la Pico Margarito.
  7. Muzikaĵo “Drinkejestrino” de Kvarteto Esperanto (en la slovaka kaj Esperanto).
  8. Analizo kaj konkludoj pri la ĉiutaga interreta elsendo de Radio Aktiva.
  9. Kantaĵo “Simia Kaptilo” de Dolchamar.

Leave a Reply