Radio Aktiva aldonas novan serion por elŝutado: 42a BKE, kun prelegoj kaj intervjuoj faritaj de Sonia Risso en Rio de Janeiro, dum la Brazila Kongreso de Esperanto de la 2007a jaro.
En ĉi tiu unua numero, vi aŭskultos prelegon de Paulo Sergio Viana pri “La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn”.
Temas pri la graveco de la rakontado por la homa menso; kaj la influo de rakontado ĉe infanaj mensoj, ĉe plenkresulaj mensoj kaj homaj grupoj estas analizata en ĉi tiu prelego.
Rilato inter literaturo kaj rakontado kaj risko perdi la rakontad-kutimon en la moderna socio estas aliaj fakoj pritraktitaj tie ĉi.
42 BKE - Prelego #1 - Viana - La valoro rakonti kaj aŭskulti rakontojn [41:46m]: Play Now | Ludu en Fenestreto | Elŝutu (806)


























Related Articles
No user responded in this post
Leave A Reply
Please Note: Comment moderation maybe active so there is no need to resubmit your comments