Radio Aktiva denove funkcias
De antaŭ 2 tagoj Radio Aktiva denove funkcias ĉiutage.
La respondeculoj pri la elsendoservilo solvis la problemojn kaj ni denove povas elsendi ĉiutage kaj tuttage kiel kutime. Vizitu http://radioaktiva.esperanto.org.uy aŭ en via aŭskultilo malfermu la jenan adreson: http://secure.interuy.com:3220
Ni rememorigas vin, ke ankoraŭ daŭras la enketo pri la pludaŭrigo aŭ ĉesigo de la ĉiutaga elsendo de Radio Aktiva. La enketo finos la 30an de aprilo; ĝis tiam vi havas tempon por respondi la enketon. La adreso estas:
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/enketo1
La enketo estas en Esperanto kaj la hispana, kaj oni rajtas respondi per iu ajn el tiuj lingvoj.
La estonteco de la interreta elsendo de Radio Aktiva dependas de vi.
Amike,
Daniel